Press "Enter" to skip to content

La seminario por junaj aktivuloj

Ekde la 4-a ĝis la 11-a junio 2005 okazis en urbo Partizanske (Slovakio) la trejn-seminario „Ni sciigu aliajn pri ni“. Junularaj aktivuloj lernis kreadon de diversajn informilojn kaj iliajn efikan kaj praktikan uzadon. La trejn-seminarion organizis SKEJ – Slovakia esperanta junularo kaj grupo Esperanto@Interreto1). kaj subtenis ĝin la eŭropunia fondusa programo JUNULARO. La laborlingvo estis Esperanto.

Ĉeestantoj devenis el pluraj eŭropaj landoj, iliaj lingvoj estis diversaj, kaj multaj havis proprajn multikulturajn spertojn. El Nederlando venis slovako longtempe laboranta kiel volontulo en Roterdamo. Dum la seminaria intenacia vespero prezentis kun nederlanda kolego landon de vent-muelejoj. Pollando estis reprezentata ankaŭ fare de brito, kiu en tiu tempo loĝis en nia norda najbar-lando. El Vieno venis ukrainino, kiu edziĝis je austriano. Ĉeestantoj venis ankaŭ el Ĉeĥio, Hungario kaj unu el trejnistoj devenis el Bosnio kaj Hercegovino. Unufraze: Ĉiuj devenis el Eŭropo.

La unua el du ĉefaj programlinioj traktis kreadon de paperaj informiloj (afiŝoj, flugfolioj, ktp.). Preleganto Haris Subašić baznivele sciigis ĉeestantojn pri eblecoj de aspektig-programoj (Corel Draw, Adobe Photoshop,…), kaj donis ĝeneralajn konsilojn. Poste la partoprenantoj havis spacon por krei proprajn afiŝojn. Fine de la seminario estis afiŝoj pritraktitaj ne nur fare de trejnistoj, sed okazis ankaŭ konkurso. Laŭ la partoprenatoj estis en por-esperanta kategorio la plej bonaj verkoj de Vilam Búr, Łukasz Żebrowski, Katharina Tanzberger kaj Veronika Szabó, kaj en kontraŭksenofobia kategorio verko de Tomasz Rozmiarek.

La dua programlinio temis pri kreado de multmediaj KD-j/DVD-j. Vilam Búr parolis pri grandeco kaj universaleco de diversaj dosier-formatoj, gvidis kurson pri kiel krei retpaĝojn kaj kiel uzi ilin por kunigi multmedian enhavon de KD, aŭ DVD. Ĉeestantoj jam antaŭ foriro kiel ekzemplo ricevis KD-n kun afiŝoj kaj fotografaĵoj faritaj de ili mem.

Sian spacon trovis ankaŭ prelego “Interkultura kaj psikologia aspekto de informoj” fare de Peter Baláž, kelkfoje estis pritraktata temo “Projektoj”, loka konzultanto informis (slovaklingve kun traduko) pri fondusa programo JUNULARO, Stano Marček prelegis pri enpaĝigado de revuoj kaj artikol-verkado kaj Petr Chrdle pri Internacia kopirajto. Ĉeestantoj vizitis ankaŭ reklamagentejon REKUK kaj spertiĝis pri kreado de reklamaĵoj.

La organizantoj dekomence sukcesis krei amikan, agrablan kaj kreeman etoson. Dank’ al tio prelegoj estis spaco por inspir- kaj spertig-plenaj diskutoj. Bon-etoson kunhelpis krei ankaŭ bone elektita lingvo. Esperanto igis ne nur egalecan internacian medion, sed per sia simpleco foriris diferencoj inter komencantoj kaj progresintoj. Ĉu iam estos sama lingva demokratio memkomprenebla ĉe ĉiuj (ne nur esperantaj) internaciaj aranĝoj?

Vidu ankaŭ fotogalerion


1) La tri ĉefaj agadkampoj de Esperanto@Interreto estas krei ret-paĝarojn, organizi seminariojn kaj informi pri kiel Esperanto kaj Interreto kune uzeblas por tutmonde komuniki facile kaj rapide! Inter ĝiaj projektoj estas ekz. www.lernu.net – kompleksa multlingva interreta medio por lernado de Esperanto aŭ Lingva Prismo – paĝaro por kaj pri lingvoj.


Skribite por servilo www.changenet.sk

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *