Prezidanto: Tomáš Stano
Vic-prezidanto: Paulína Jalakšová
La ĉefa parto de mia vivo (aparte de Esperanto) estas miaj studoj de financoj kaj kondutekonomio ĉe la Universitato de Ekonomio en Prago. Mi tamen daŭre pasigas multe da mia tempo en Slovakio. Krom kalkuli monon, mi ĝuas pli artajn aferojn, ekzemple desegnadon kaj verkadon. Nuntempe mi provas plibonigi miajn sportajn kutimojn kun grimpado kaj teniso. Mi ankaŭ ŝatas lerni lingvojn kaj nun mi provas venki kontraŭ la Germana ĉe Duolingo.
Mi kaj Esperanto estas bonaj amikoj ekde la somero 2015, kiam mi partoprenis Someran Esperanton studadon en Martin. Ekde tiam, ĉio iris vere rapide. Mi iĝis vicprezidantino de SKEJ kaj prezidantino de ĈEJ. Aldoni, mi antaŭ ne longe komencis labori por TEJO, kiun mi reprezentis, ekzemple, ĉe la Eŭropa Junulara Forumo. Esperanto donis al mi ŝancon multon lerni, viziti malsamajn landojn, renkonti interesajn homojn kaj multe pli. Mi antaŭĝojas kion ĝi alportos en estonteco.
Estraranoj:
Jakub Kubíček
Veronika Mihaldová
La unuan fojon, kiam mi renkontiĝis kun Esperanto estis en la jaro 2016 dank’ al miaj amikoj. Tiam mi partoprenis UK 2016 en Nitra kaj ek de tiam mi kaj Esperanto estas amikoj. Kvankam mi estas konata inter miaj amikoj pro mia kritika sinteno kaj pensmaniero, ĉiam ĉe mi gajnas bona etoso, kiun donas al mi inspiraj homoj, kiun mi povis ekkoni dank’ al Esperanto dum mia ĉiutaga vivo
Krom tio mi nuntempe finskribas mian diploman tezon, kiu devus baldaŭ rezultiĝi en la diplomo de roterdama Erasmus University. Nuntempe mi ankaŭ laboras kiel datuma analizisto en mia, la plej ŝatata Prago.
Léon Kamenický