Press "Enter" to skip to content

SKEJ gastigas 2-an TTR-n (TEJO Trejnista Renkontiĝo)

Kio estas ToToRo?

Renkontiĝo, kies celoj estas:

1. Edukiĝi plu pri trejnad-liverado kaj kapabloj bezonataj por esti bona trejnisto.
2. Praktiki liveradon de trejnadoj kaj lerni unuj de la aliaj.
3. Kune diskuti pri evoluo de aktivula trejnado en nia movado.
4. Konatiĝi, amikiĝi, amuziĝi kaj inspiriĝi.

Renkontiĝo estos longsemajnfina kaj estas celita al ĉiuj homoj kiuj trejniĝis kiel trejnistoj dum ETEY, TTT kaj AEJK.

Kion ni faros?

Ni trejnos unu la alian, evoluos kaj evoluigos aliajn, multe diskutos pri ni mem, pri trejnad-procezo kaj Aktivula Trejnado de TEJO.

 

Kiam?

Ekde vendredo postagmeze la 9-an de Marto 2018 ĝis dimanĉo la 11-an de Marto 2018.

 

Kie?

En la SKEJ oficejo en Malacky (ekzakta adreso: Pribinova 32/34, 901 01, Malacky, Slovensko)

Kiel alveni?

  • De flughaveno de Bratislava – de flughaveno al ĉefa stacidomo funkcias buslinio 64
  • De flughaveno de Vieno = funkcias trajnoj inter Bratislavo kaj Vieno, en Vieno entrajniĝu en trajno, direkte al Bratislavo kaj eltrajniĝu en Devínska Nová Ves kaj tie entrajniĝu en trajno, direkto al Kúty/Břeclav
  • Trajne de Kúty (20 minutoj) aŭ Bratislavo (35 minutoj) (funkcias S-linioj)

Kiel jam estis skribite, SKEJ-ejo troviĝas pli malpli 1 kilometron for de la stacidomo. Ekzakta adreso estas Pribinova 32/34, 901 01, Malacky, Slovensko. Se vi havos problemon kun atingado de la loko, vi povas voki al Léon (+421948028086) aŭ Tomáš (+421905289902)

 

Programo

Vendredo

12:00 – Alveno al Malacky

Tempo por pretigi sian atelieron

16:00 –  Transportado al Bratislavo

17:00 –  Manifestado por subteni demokration kaj liberon de prezentado de opinioj en Slovakio

19:00 – Vespermanĝo (eble kun surlokaj esperantistoj)

20:00 – Vagado tra la urbo kaj reveno al Malacky

? – ne formala babilado en la SKEJ-ejo

 

Sabato

10:00 – Matenmanĝo

11:00 – “La povo de LinkedIn. Ĉu utila por TEJO trejnistaro?” (Ateliero gvidata de Tomáš kaj Léon)

13:00 – Tagmanĝo

14:30 – “Sciencaj Bazoj de Trejnado”

“Lernado laŭ UNESCO”

“Scienca bazo kiel difini sciojn”

“Generado kaj mastrumado de ideoj”

“Uzu vian voĉon!”

Diskutrondo – kiel starigi perfektan liveraĵon

19:00 – Vespermanĝo

20:00 – Promenado en Malacky

 

Dimanĉo

10:00 – Matenmanĝo

11:00 – Kunsido pri trejnista reglamento

RIMARKO: Tiuj kiuj alvenos pli frue povas simple ĝiu je libera tempo kaj bone pretigi sian atelieron.

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *