Press "Enter" to skip to content

La unuaj paŝoj de organizado de IJK 2019

Post sukcesa elekto de Slovakia Esperanta Junularo (mallonge SKEJ) kiel organizanto de la Internacia Junulara Kongreso de Esperanto (mallonge IJK) nia estraro decidis pasigi unu el la plej malvarmaj ĝisnunaj semajnfinoj de ĉi tiu vintro en Liptovský Hrádok, la loko, kie ni gastigos la eventon.

Kiel antaŭplanite, ni vizitis la potencialan IJK-ejon kaj renkontiĝis kun unu el la mezlernejaj gravuloj. Ni prezentis niajn planojn kaj poste parolis pri gravaĵoj, kiel prezoj, manĝado kaj fine ni vizitis diversajn ĉambrojn por bone elekti la plej taŭgajn el ili. Post ĉi tiu grava renkontiĝo ni foriris kun ridetoj en niaj vizaĝoj, ĉar la kongresejo, manĝejo kun ĉefa studenthejmo estis sukcese rezervitaj. 😊

Post ĉi tiu renkontiĝo venis la dua, dum kiu ni vizitis la estrinon de alia proksima studenthejmo (ĉirkaŭ 5 minutojn piede de la kongresejo), kie ni denove sukcese priparolis kunlaboron. Ĉar nia celo estas organizi IJK-n ankaŭ relative finance alireblan, ni povis ĝui ege bonajn proponitajn prezojn de ĉi tiu studenthejmo. Kiam ni vidis ankaŭ kelkajn belegajn komunajn ĉambrojn de ĝi, kiuj taŭgas ankaŭ por memzorgantoj, ni eĉ kun pli granda rideto forlasis ĉi tiun kunsidon.

Ni tagmanĝis en apuda urbo Liptovský Mikuláš, kie ni planas organizi la Kultur-Lingvan Festivalon (KLF-n), ĉar ĝi estas iom pli granda kaj havas ege ĉarman spacon por okazigi tiuspecan programeron. Krome, Tomáš kaj mi, kiel lokuloj havis ŝancon montri diversajn belaĵojn de ĉi tiu urbo al la ĉarmaj estraraninoj de SKEJ (same kiel ni sukcesis antaŭ tagmanĝo montri vidindaĵojn en Liptovský Hrádok). Ĉar estis ege malvarme, ni vizitis multajn kafejojn kaj restoraciojn.

Vespere ni vizitis ege interesan kafejon, kie okazas multaj prelegoj pri diversaj sociaj temoj. Ni esperas, ke ni povus kelkajn antaŭkongresajn programerojn organizi tie por havi efikan regionalan merkatikon.

Nokte ni renkontiĝis kun niaj mezlernejaj amikoj kaj interkonsentadis pri diversaj kunlaborebloj. Ni trovis drinkejestrinon same kiel dancistinon. Krome, ni strebadis varbi ankaŭ konatulojn por ĉijara Somera Esperanto-Studado (SES), kiu okazos ĝuste en Liptovský Mikuláš.

Sabate ni estis iom pli sportemaj kaj ekskursis en belega naturo de la regiono Liptov. Ni vizitis ankoraŭ kelkajn kafejojn kaj manĝis tipe slovake. Dume ni sukcesis kunmeti ĉiujn niajn ideojn pri la Erasmus+ projekto pri Organizado de eventoj kaj strebis trovi la plej taŭgan ligeblon kun la kongreso. Vesperon ni trapasis pli malformale kaj amuziĝis kun niaj familianoj. 😊

Kvankam ni estis kelkfoje vere frostantaj, ni ĝoje revenis al niaj ĉarmaj ĉefurboj (Bratislavo kaj Prago) kun bona sento, ke la semajnfino kunportis respondojn al multaj organizaj demandoj kaj ke la 75-a IJK 2019 en Slovakio jam komencas esti pli kaj pli konkreta projekto.

Fine ni povas mencii, ke baldaŭ venos la dua rondo de gravulvizitado, same kiel informoj pri la 1-a pli granda IJK-kunsido, kiu okazos post la ĉijara IJK kaj SES en la regiono de Liptov. Estos bonvenaj ĉiuj potencialaj helpantoj kaj organizantoj.

4 Comments

  1. Ronaldo
    Ronaldo 24. Junio 2018

    Estimataj

    Ĉu la datoj de la IJK jam fiksiĝis? malfacilas planadi vojaĝojn kaj feriojn sen ili..

    • Žeňa Belková
      Žeňa Belková 9. Januaro 2019

      Jes, kompreneble, la datoj estas fiksaj por ke cxiuj jam povus plani sian vojagxon 🙂 Mi esperas ke vi jam sukcesis aligxi en unu el la unuaj aligxperiodoj! 🙂

  2. Josef Vojáček
    Josef Vojáček 1. Decembro 2018

    Interesa priskrido. Nur mi volas demandi, kie afiŝas la komentoj?

    • Žeňa Belková
      Žeňa Belková 9. Januaro 2019

      Saluton!
      mi trovis la komenton dum redaktado de retpagxo, sed ne ilin vidas sub la artikolo. Dankon por tiu cxi rimarko, mi provos peti nian administranton ke cxiujn aperigu. Mi scivolemas nun cxu vi ricevos cxi-respondon 🙂

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *