Press "Enter" to skip to content

Marte al Belgio!

Jen la sekva parto de la Erasmus + projekto pri Efika komunikado, kiu okazos ek de la 24-a ĝis 26-a de marto en Belgio kaj eĉ enhavos trejnadon de TEJO. La temo de la trajnado estos: Kiel paroli kun diversaj aŭdiencoj (aĝgrupoj, personecoj ktp)/ Kiel varbi/vendi ideojn.

Pli da informoj pri la aranĝo kaj loko vi trovos ĉe: https://verdajskoltoj.wordpress.com/peko-2017-eo/

Se vi ŝatus partopreni la aranĝon kaj la trejnadon senpage, vi devas plenumi kelkajn kondiĉojn ĝis 25-a de februaro:

  • sendu vian Europass vivresumon (en via nacia lingvo aŭ en la angla)
  • sendu vian motivigleteron (la plej bone en Esperanto)
  • iĝu membro de SKEJ

Vian vivresumon kaj motivleteron bonvolu sendi al skej@esperanto.sk

Por pli da informoj skribu al zena.belkova@gmail.com

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *