Press "Enter" to skip to content

JES 2015

La unuan fojon okazis JES ekster Germanio aŭ Pollando, ĉi-foje gastigis nin ekde la 27-a de decembro 2015 ĝis la 3-a de januaro de 2016 la hungara urbo Eger. La juna kaj tre kapabla organiza teamo de Hungario kaj Pollando preparis riĉan kaj buntan programon. La plej malfacila tasko por partoprenintoj estis la decido kiam dormi, ĉar dum la tuta tempo okazadis pluraj interesaj programeroj : prelegoj, seminarioj, lingvaj kursoj, danckursoj, sociaj ludoj, multaj koncertoj, ekskurzoj, distotekoj. Ne mankis la vingustumado en tipa egera vinkelo, banado en turka banejo, karaokeo, gufujo, drinkejo, kinejo, aligatorejo. La loka popolgrupo dancigis nin la tipan hungaran ĉardaŝon. Dum la silvestra balo ni amuziĝis akompanataj de gaja mezepoka muziko. La novan jaron ni komencis festi je la 16-a posttagmeze kun Yuto el Japanio kaj finis 14 horojn poste, je la 6-a matene kun Tiffany el Kanado. Longa estis la prezentado de venontaj junularaj E-renkontiĝoj, memkompreneble, niaflanke ne mankis inter ili la junulara programo dum UK en Nitro. Do: dankon al la organizantoj de JES kaj ĝis baldaŭ ie en Esperantujo!

Jana Kamenická

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *