Meze de Novembro okazis la unuan fojon ĈAR en Slovakio. Ni tre ĝojas, ke ni tiel povis montri la subtenon de la V4 ideo kaj gastigi preskaŭ 40 junulojn de Ĉeĥio, Polando, Hungario kaj memkompreneble Slovakio. Krome aperis ankaŭ partoprenantoj de Francio, Rusio, Irlando kaj Germanio.
Kaj kion ni dum tiuj 4 tagoj faris?
La unuan matenon la novuloj povis ĝui la kurson por komencantoj, kurson de hip-hop dancoj kaj kompreneble „brunch“-on, kiun ni la unuan fojon provis kiel manĝsistemon dum la aranĝo. Posttagmeze ni iris al la grotoj de Demänová kaj ni vizitis la ne por ĉiuj allireblajn partojn de ĝi. Ni ĉiuj estis dankemaj havi tiun okazon kaj la ekskurso tiel iĝis eĉ pli alloga. Vespere ni festumis kaj dum la „V4 landa trinkomanĝa nokto“ ni batalis pere de diversaj bongustaĵoj. Bedaŭrinde (aŭ fakte bonŝance), ĉiuj organizoj kunportis ion interesan kaj bongustan, pro ti oni ne povis decidi kiu estis la “plej mojosa” kontribuanto. Kaj fine, ĉiuj kiuj ne ankoraŭ estis sufiĉe lacaj iris urben al la loka diskejo.
La dua mateno denove komenciĝis per kurso de Esperanto por novuloj kaj aldone per mallonga kurso de Tai-chi kaj iom poste pri japanaj batalartoj. Sabato estis ankaŭ grava por SKEJ, ĉar okazis nia amasa kunveno, dum kiu ni ankaŭ prezentis nian duonjaran laboron kaj ĝiajn sukcesojn. Posttagmeze okazis pluraj prelegoj, kunsido kaj babilado pri UK en Nitro kaj ankaŭ IJK de Vroclavo. La vespera amuziĝado estis prizorgita far E@I, kiu okazigis mallongan kvizon pri sia historio kaj agado kun interesaj premioj, kaj samtempe uzis la bonan etoson por okazigi feston de ĝia dekjariĝo kun multa ŝaumvino kaj eĉ torto!
La lasta tago estis iomete trista, ĉar ni devis foriri kaj reveni hejmen al niaj „normalaj“ vivoj. Sed kiel organiza teamo, ni vere ĝojas pri la granda nombro de partoprenantoj, eĉ pli pri ĉiuj novuloj, kaj ni ŝatus ne nur danki al ili, sed ankaŭ inviti ilin al ĉiuj estontaj aranĝoj kiujn ni organizos. Eĉ se ni iam laciĝas laborante dum la aranĝo, certe ni rericevas ĉiun uzitan energion de la ĝojaj vizaĝoj de la partoprenantoj.
Ĉu estos sekva ĈAR?
Ni esperas ke certe jes kaj ankaŭ ke ne estus nur kunlaboro de junaj esperantistoj de Polando (al kiuj ni ankaŭ ŝatus danki) kaj Slovakoj, sed ankaŭ de aliaj najbaraj landoj. Pro ti oni ankaŭ esperas, ke ni baldaŭ revidos nin ĉu en Ĉeĥio, Polando aŭ Hungario.
Léon Schnelldorfer