Aperis la unua numero de la revuo Kontakto preparita de la nova redaktoro, Rogener Pavinski. En intervjuo de Libera Folio li konstatas, ke ne nur la abonkvanto sed ankaŭ la kvalito de la revuo falis dum la lastaj jaroj. Per novaj rimedoj li esperas altiri pli da atento al la periodaĵo. Ĉu al tiuj rimedoj apartenos ne nur duonnudaj virinoj, sed ankaŭ simile vestitaj viroj, tion Rogener Pavinski ankoraŭ ne volas malkaŝi. Sed lia Kontakto celas esti interesa por ĉiuj esperantistoj, ne nur gejunuloj, kaj li esperas dum du jaroj kreskigi la eldonkvanton almenaŭ je 30 procentoj.
Libera Folio: Kial por vi persone estas interesa la tasko redakti Kontakton? Kiel, laŭ vi, diferencos via Kontakto de la ĝisnuna?
Rogener Pavinski: Mi ekabonis la revuon Kontakto en la jaro 2005. Tiam mi estis redaktoro de la brazila gazeto Momenton, kiu estis eldonata de la Brazila Esperantista Junulara Organizo. Redaktado estas agrabla tasko por mi, per ĝi mi kontaktas kaj atingas multajn homojn kaj tio donas al mi ĝuon. Mi akompanis la bedaŭrindan malaltigon de kvalito de la revuo de tiu epoko ĝis pasintjare, kaj ĉiam pensis ke eblus ŝanĝi tion. Tial mi kandidatiĝis por la posteno.
“Mia” Kontakto diferencos de la antaŭa pro diversaj kialoj: Unue ĝi ne plu antaŭanoncas ĉeftemojn kiel antaŭe, ĉar tio laŭ mi sufokas ĉiun spontanecon, kiun revuo devas havi. Anstataŭ ĉeftemojn, ni instigas kaj proponas ke oni verku kiam ajn kaj pri kio ajn al Kontakto kaj ne nur al Libera Folio… Due, ni ŝanĝis enpaĝigiston, kaj tio ebligis al ni doni tutnovan, freŝan aspekton al la revuo. Trie, ni kreis profilojn en pluraj sociaj retoj, tiel ni povas esti pli proksimaj al niaj legantoj, kaj ili povas scii pri nia ekzisto kaj nia agado, fari proponojn kaj havi pli oftan rilaton kun ni.
La eldonkvanto de Kontakto multe malkreskis dum la lastaj jaroj, ĉu ne? Kial? Kiom estas la eldonkvanto nun? Ĉu laŭ vi eblos denove kreskigi la eldonkvanton? Se jes, kiel?
Jes. Falis la abonantaro de Kontakto, samkiel falis la membraro de la Esperanto-asocioj pro diversaj kialoj. La revuo dum la pasintaj jaroj perdis kvaliton kaj foje tre malfruis, tio certe influis iom la malkreskon. Nuntempe estas eldonataj 1.000 ekzempleroj, el kiuj ĉirkaŭ 800 estas por pagantaj abonantoj. Mi pensas ke eblas denovi kreskigi la abonantaron, kaj tio estas unu el miaj ĉefaj celoj. Mi planas fari tion liverante pli interesan kaj akuratan revuon.
Dum la redaktado de Francisco Veuthey en la 90-aj jaroj la abonantaro multe kreskis kaj atingis la rekordan nombron de 2.050 abontantoj (laŭ Vikipedio). Mi ne certas ĉu mi sukcesos superi tiun rekordon, sed se dum 2 jaroj la abonantaro de Kontakto kreskos je 30%, jam estos grandega sukceso laŭ mi.
Kiun publikon Kontakto celas? Kiel vi volas evoluigi la enhavon de Kontakto por pli bone atingi tiun publikon?
Publiko por Kontakto estas ĉiu esperantisto. Mi ne diras ke ĝi estas revuo nur por gejunuloj, ĉar ĝi ne estas. Ĝi havas junulan spiriton, sed la enhavo estas diversa, pro tio ĉiu devas koni ĝin. Fakte, ĝi travivas nun grandajn ŝanĝojn, tial ni devas atenti la reagojn por ekscii al kiu publiko ĝi plej plaĉas. Pro la reta versio lanĉita antaŭ nelonge venis tre pozitivaj reagoj, sed mi tre scivolas kiel ĝi aspektos surpapere. Mi preferas legi paperajn revuojn, la retaj versioj estas nur surogato, kiu ne taŭgas por ĝua legado.
Apud la papera revuo vi starigis retejon de Kontakto. Kia estos la labordivido inter la reta versio kaj la papera?
Ni ankoraŭ ne tute difinis ĝian rolon, sed verŝajne la retejo restos nur kiel baza informejo pri la revuo, kie eblas trovi informojn pri abono kaj kunlaboro, sed ne la artikolojn mem, tiuj aperos nur en la revuo. Ĉar ni ne plu anoncas ĉeftemojn, ni planas baldaŭ krei lokon, kien ni almetos interesajn temojn sugeste kaj instige al niaj legantoj verki artikolojn por la revuo.
Same instigocele, ni partnere kun aliaj asocioj kaj entreprenoj (kiel Vinilkosmo, ekz.) lotumos premiojn por tiuj, kiuj sendas kunlaboraĵojn. Por tiu duobla eldono ni lotumos kvin mp3-formatajn diskojn de Inicialoj DC.
La unuan ĉi-jaran numeron de Kontakto eblas senpage elŝuti el la reto. Ĉu tio estas unufoja propono, aŭ ĉu estos same ankaŭ pri la postaj numeroj?
(necesas per la retejo aliĝi al facebook aŭ Twitter, la ligilo por elŝuti apero sekve – red.rim.)
Tio estas unufoja ŝanco, kiun ni ebligis kiel specialan komplezon pro la lanĉo de la revuo sub nova redaktado. Estiĝis kampanjo ĉirkaŭ la lanĉo de tiu numero, ĉar ni postulis unu pepaĵon por elŝuto. La pepaĵo estis eta mesaĝo, kiun oni devis afisî en Facebook aŭ Twitter. Sed, kiel mi diris, la venontaj numeroj estos rete elŝuteblaj nur de abonantoj kaj TEJO-membroj kaj -patronoj. Kaj mi tre konsilas aboni la revuon, ĉar mi plencertas ke ĉiuj volos havi la unuan numeron de 2011 – nome, ĝi enhavos ion, kion neniu alia esperanta gazeto sukcesis havi ĝis nun.
TEJO decidis nuligi sian oficialan eldonaĵon, TEJO Tutmonde. Kiel tio influos la enhavon de Kontakto?
Venontaj numeroj de Kontakto enhavos rubrikon pri movadaj temoj. Ni ne decidis ankoraŭ ĉu daŭre uzi la nomon Tejo-Tutmonde (kiun mi preferas), aŭ uzi ion similan kiel “Movade”. Tio ne multe influos la enhavon, ĉar de tempo al tempo ĉiam aperis primovadaj temoj en Kontakto, sed nun verŝajne tio aldonigos al Kontakto 4 pliajn paĝojn, kiujn ni ankoraŭ ne decidis kien enmeti, ĉu finen de la revuo, ĉu mezen. Ni tamen planas ke tiu rubriko estu iom malsame grafikata, laŭ pli formala maniero ol la cetero de la revuo.
Kontakto formale estas revuo de TEJO, sed ĝi estas eldonata de UEA. Kion tio signifas en la praktiko?
Signifas ke per Kontakto UEA apogas la agadon de TEJO kaj de la junularo. TEJO respondecas pri la enhavo, pri la redaktoro kaj pri la gvidilinoj kiujn havu la revuo. UEA rajtigas sin aprobi aŭ ne aprobi la propronojn de TEJO pri ĝi. En la praktiko tio signifas ke Osmo Buller jure respondecas pri la enhavo, tial li devas kontroli la enhavon antaŭ la preso, por la okazo ke estus io en la revuo, kio povus konduki lin al malliberejo. Bonŝance tio ne estis la kazo de la reklamo pri IJK, kie aperas duonnuda virino…
Kial vi elektis publikigi tian reklamon, kaj kiaj estis la reagoj?
Necesis reklami ukrainian IJK-n, kaj ne ekzistis uzebla afiŝo por la revuo, tial ni decidis mem fari kaj serĉis fotojn pri Ukrainio kaj Kievo. Ni trovis kelkajn uzeblajn, kiuj tamen estis fotoj pri komunismaj konstruaĵoj aŭ monumentoj, kaj tiuj fotoj ne plaĉas al la ukrainanoj. Poste ni trovis fotojn de la virina grupo Femen. Tiuj aktivistinoj montras la mamojn publike por altiri atenton por siaj politikaj manifestacioj.
Nia intenco estis simple fari iun amuzan bildan ludon, kiel se ŝi manifestacius favore al IJK. Simple tiel. Ŝajne la plejmulto komprenis tion, ĉar alvenis dekoj da pozitivaj reagoj pri la revuo kaj nur unu kritikanta la afiŝon, subskribita de pluraj ukrainanoj, kiu diras ke “kontraŭas tie reklambildon kun nuda virino, ĉar ĝi estas amorala por ukraina kulturo.”
Malgraŭ ke ŝi ne aperas nude – ĉar la cicojn ni kovris per verdaj steloj, mi supozis ke aliaj ne komprenos nek ŝatos la bildon. Sed el tiuj, nur unu sufiĉe malŝatis por skribi al la redakcio. Sed eble ĉar la ligo inter IJK kaj la ino de la bildo ne estas tiel klara, mi profitas la okazon por peti ke oni rigardu la bildon kun malpli kritikaj okuloj kaj diri ke ni plenanime respektegas ĉiujn virinojn de la mondo, kaj aparte tiujn de Femen, kiujn ni opinias tre kuraĝaj. Kaj por ke oni ne akuzu nin je seksismo, ni povas egale aperigi duonnudan viron por esti seksegalaj! Do atentu!
La falo en la abonkvanto de Kontakto koincidas kun granda falo en la membrokvanto de TEJO. Kiel vi vidas la estontecon de TEJO? Ĉu Kontakto sub via gvido povos iel kontribui al kresko de interesiĝo pri la organizita movado inter junaj parolantoj de Esperanto?
Malfacilas opinii pri la estonteco de TEJO, same pri la estonteco de ĉiuj aliaj esperantaj asocioj, sed mi kredas ke TEJO multege evoluis dum la lastaj 4 jaroj, kaj tio estas videbla. Mi ja kredas ke la plibonigo de Kontakto kontribuos al kresko de interesiĝo pri TEJO, sed nur certagrade. Ĉar pli kaj pli la homoj aliĝos al organizoj ne nur pro la servoj, kiujn ili proponas, sed ankaŭ pro la socia rolo, kiun ili plenumas.
Mi scias ke estas malfacila tasko, kiu postulas multe da aktivuloj, sed Esperantaj organizaĵoj laŭ mi devus klopodi agi pli intense en la socio, same kiel Greenpace kaj aliaj faras – montri sian vizaĝon kaj defendi sian vidpunkton. Tiel homoj fieros aparteni al tiu asocio. Alia esplorinda flanko estas investi kaj apogi projektojn, kiujn povas plenumi la membroj. Mankas ekzemple fondaĵo por subteni la esperantan kinoarton, ĉar orginalaj esperantaj filmoj, se bone faritaj, povas esti enskribitaj en pluraj film-festivaloj, kaj tio allogos atenton al la lingvo, krome tre helpas al la evoluo de Esperanto-kulturo.
Fonto: Libera Folio