Press "Enter" to skip to content

Kvara Novjara Renkontiĝo

Koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa kun ilia filino Karina, mezepoka vespero de Christoph kaj Ines Frank kaj en plia vespero koncerto de Kim Henriksen – tiuj verŝajne apartenis al la plej memorindaj eventoj de la 4-a Novjara Renkontiĝo de la asocio EsperantoLand. La aranĝo okazis de la 28-a de decembro 2005 ĝis la 8-a de januaro 2006 en Frankfurto ĉe Majno, la naskiĝurbo de Goethe, al kies gepatra domo kondukis unu el la ekskursoj.

Partoprenis en la renkontiĝo entute 119 homoj el dek du landoj, el kiuj 65, do iom pli ol duono, venis el eksterlando. Tio certigis agrable internacian etoson por la multjaraj Esperanto-parolantoj kaj bonan ĉirkaŭon por kelkaj komencantoj kaj progresantoj, kiuj lernis kaj plulernis dum la renkontiĝo; la partoprenantoj povis libere elekti la partoprentagojn – ĉu nur komence, ĉu tuttempe aŭ ĉu nur fine post aliaj silvestraj aranĝoj.

Partoprenis trideko da infanoj en la aĝo inter unu kaj dek kvin jaroj, el sep diversaj landoj, kiuj povis konstrui kastelojn, produkti feltajn ornamaĵojn, partopreni en mezepoka festo, pentri figurojn, sekvi lingvokurson aŭ kune amuziĝi lauplaĉe.

La renkontiĝo vekis la intereson de la gazeto Frankfurter Rundschau, kiu raportis dufoje pri la aranĝo. Krome raportis
la televido Rhein main tv kadre de la regionaj novaĵoj, en kiuj aperis ankaŭ Ĵomart kaj Nataŝa.

Dum la NR oni povis aŭskulti prelegojn kaj kursojn pri diversaj temoj; okazis interalie amuza prezento de La postdomo fare de ties aŭtoro István Ertl, legado de poemoj, diskuto pri Esperanto kaj politiko, jogo-kurso, Sudoku-rondo kaj korusaj kunvenoj. Ekskursoj krom la du menciitaj gvidis la partoprenantojn al la urbo Mainz kaj al la urboparto Höchst. Krome ne povis manki la silvestra festo, dum kiu meznokte oni grimpis al la kvina etaĝo de la domo por tie povi spekti dum unu horo ĉiuflanke la piroteknikaĵojn de la ĉi-kampe vere tre aktivaj frankfurtanoj.

(Transprenite el Revuo Eperanto 2/2006)

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *