Press "Enter" to skip to content

Nova E-KD kaj malnov-nova E-lernolibro

Elanplenaj kaj aktivaj membroj de SKEJ – Slovaka E-junularo preparis tre interesan prezentadon de nova Esperanta elektronika disko Esperanto – lingua incognita (Esperanto – lingvo nekonata) kaj lernolibro Esperanto pre každého (Esperanto por ĉiu) de Magda Šaturová kaj František Šatura. La aranĝo okazis en Bratislava restoracio Hlava XXII (Kapo 22).

La prezentadon gvidis prezidanto de SKEJ Petro Baláž. Li donis voĉon ankaŭ al la prezidantino de SKEF s-ino Mária Tomašovičová, kiu krom alia gratulis al junuloj por preparo kaj realigo de la solenaĵo.

La lernolibron prezentis s-anino Alica Komlóšiová. La elektronikan diskon prezentis Petro Baláž; oni ankaŭ projekciis parton de ĝi kaj ĉiu partopreninto de la aranĝo ricevis po unu disko.

Dum la prezentadoj oni parolis pri la lingva politiko de Eŭropa Unio kaj pri la eblecoj de Esperanto – nome s-ro Jozef Reinvart el Ministerio por eksterlandaj aferoj de Slovaka respubliko kaj s-ino Eva Poláková el la slovaka sekcio de AIS San-Marino.

Al la solenaĵo akceptis invitilon ankaŭ kelkaj ĵurnalistoj. Dum la vespero oni donis kvar intervjuon. La publikjura radio Slovenský rozhlas disaŭdigis post la vespero en kelkaj tagoj unuopajn partojn pri la aranĝo kaj publikigis iujn intervjuojn.

Tiun ĉi seriozan entreprenon agrabligis s-ro Dočekal el la kant-grupo Team per Esperantaj kantoj.

Informfonto Raportanto 2/2004

Ligiloj
Fotografaĵoj de prezentado
KD Esperanto – lingua incognita

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *