Press "Enter" to skip to content

Malgravaj lingvoj ne ekzistas

Deklaracio de SKEJ – Slovakia esperanta junularo pri Eŭropa tago de lingvoj

Eŭropa tago de lingvoj, 26-a septembro 2004, estas la festo de lingva edukado kaj lingva diverseco. Estas la tago por montri trezoron en niaj lingvoj, kaj por kuraĝigi homojn lerni lingvojn. Respekti la lingvojn de niaj najbaroj helpas ke homoj respektu nian lingvon — slovakan.

SKEJ – Slovakia esperanta junularo opinias, ke lingvoj estas eroj de la tutmonda kultura heredaĵo. Ĉiujn lingvojn ni asertas egalaj, ni ne dividas lingvojn je “gravaj” kaj “malpli gravaj”, ĉar ĉiu ajn lingvo pliriĉigas nin per io propra kaj unika. Lingvaj egaleco kaj diverseco gravas al ni. Ni helpis al ili per kunorganizado kaj diskonigado de Lingva festivalo en Bratislava (20-an de aŭgusto 2004). Ĉe nia retpaĝo (http://skej.esperanto.sk) ni publikigas artikolojn pri lingvaj politiko, demokratio kaj diskriminacio.

La formortiĝado de la lingvoj maltrankviligas nin. La “grandaj” lingvoj subpremas la “malgrandajn” ankaŭ en Eŭropo. Eŭropa unio ŝajnigas, ke por ĝi gravas lingva diverseco. Ĝi certigas nin pri tio per la slogano “Komune en diverseco”, per la Eŭropa Ĉarto por Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj, per la preparata konstitucio. Sed deklaracioj ne sufiĉas. La situacion bone priskribas la fakto, ke ĉe la oficialaj eŭropuniaj retpaĝoj (http://europa.eu.int) estas slovake grandparte nur ligiloj al anglalingvaj dokumentoj. Ĉu nia eŭropa civitaneco estas nur la malplena kovraĵo?

Pli kaj pli da eŭropaj postenoj estas rezervitaj al denaskaj parolantoj de la angla (‘English mother tongue only’: vidu la liston de 750 dunganoncoj ĉe http://www.lingvo.org/diskriminacio). Sed la angla ne atingis sian pozicion per siaj ecoj. Usono kaj Britio subtenas la anglan lingvon per grandaj monsumoj. Neil Kinnock, la ĝisnuna vicprezidanto de Eŭropa Komisiono, kiu respondecis ankaŭ pri lingvaj servoj, estos nomimita ĉefestro de British Council, organizo, kiu okupiĝas pri subteno de la angla. Oni forte suspektas, ke liaj strangaj agoj en lia posteno celas avantaĝigi la anglan (http://www.francophonie-av.com/Index%20AMC%20conflit%20d’interets.htm). Eŭropo malrapide kaj nevideble malgajnas kontraŭ lingva hegemonio. Unu lingvo ĉiujn regas, unu ĉiujn prenas…

Tial ni alvokas je diskuto pri lingva politiko de Eŭropa unio, ne nur ĝiajn instituciojn, sed ankaŭ la slovakan registaron, neregistarajn asociojn kaj ĉiuj civitanojn, kiuj ne indiferentas pri la sorto de la slovaka lingvo. Ni proponas respondece esplori, sen emocioj kaj antaŭjuĝoj, ĉu la angla taŭgas kiel monda lingvo. Ni postulas, ke oni kun egala graveco prijuĝos uzo de la internacia neŭtrala lingvo Esperanto, kiel alternativo por kuniĝanta Eŭropo.

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *