Kvankam mi partoprenis mian unuan IJK pasintjare en Kovrov (Rusio), la ĉi-jara kongreso estis kvazaŭ mia unua IJK, ĉar mi sentis multe pli da internacieco tie ol en Rusio (nu ja, ĉar mi estas ruso). Tamen rusoj jam la trian sinsekvan jaron estis la plej multnombra (85 personoj) nacia grupo de partoprenantoj, ĉi-jare kvante superinte francojn kaj polojn.
Kompare kun la pasintjara IJK tiu ĉi estis pli internacia, dank’ al la partopreno de japanoj, vjetnamoj, koreoj, afrikanoj kaj nepalanoj. Tiuj lastaj povis veni nur pro granda helpo de TEJO pri akirado de polaj vizoj – ĝenerale estas tre malfacile ricevi eŭropan vizon por civitanoj de Nepalo. Koreoj multe lobiis por IJK-2007 en Busan (Koreio), oni foje eĉ havis impreson, ke la afero pri la elekto de la kongres-urbo jam estas definitive decidita.
Vjetnama Esperantista Junulara Organizo (VEJO) iĝis landa sekcio de TEJO – tio estis decidita dum unu el la komitat-kunsidoj de TEJO. Alia grava rezulto de tiuj kunsidoj estis elekto de la nova estraro de TEJO, pri kio Libera Folio jam informis.
Sendube ĝojigis min la enposteniĝo de mia samklubano kaj eks-samurbano Valentina Sidorova, kaj la estraraniĝo de aliaj miaj amikoj. Mi konas iliajn kapablojn, kaj kredas je bona laborpovo de la nova estraro – sukcesojn al ili!
Unu el la plej interesaj por mi prelegoj estis tiu de deputito de la Eŭropa Parlamento Małgorzata Handzlik, kiu iom skize rakontis pri parlamentaj strukturoj en la Eŭropa Unio kaj – pli detale – prila lingva situacio en la Eŭropa Parlamento kaj sia elstara (laŭ mia pritakso) agado por Esperanto tie.
Alia tre inspira, emocia kaj kortuŝa estis la elpaŝo de s-ro Etsuo Miyoshi, kiu rakontis pri sia vivo ekde juna aĝo ĝis nun, pri problemoj rilataj al persona kuraĝo, komerco kaj interkompreniĝo kun alilandanoj. Granda parto de lia prelego estis dediĉita al Esperanto: kiel s-ro Miyoshi renkontis ĉi tiun lingvon, kiel eklernis kaj lernadis ĝin, kiel li agas por antaŭenigi ĝin en Eŭropo. Eĉ por mi, aganto por Esperanto dum pluraj jaroj, tiu ĉi sincerega kaj persona “konfeso” donis novan inspiron kaj deziron eĉ pli intense agi por la disvastigo de nia lingvo.
Mi kore ĝojis kaj iom miretis pri la grava rolo, kiun nun ludas la ret-projekto lernu.net en la medio de junaj esperantistoj: ŝajnis ke preskaŭ ĉiuj konas ĝin kaj multaj eklernis Esperanton per ĝi kaj uzas ĝin por perfektigi sian lingvo-posedon kaj interkomuniki kun siaj amikoj el la tuta mondo. Antaŭ kvar jaroj, kiam E@I estis nur formiĝanta,oni malfacile povus imagi tian grandan sukceson de ĝiaj projektoj.
Alia kunlaboraĵo inter E@I, TEJO kaj ILEI estis seminario por junaj instruistoj de Esperanto “Flugiloj de malfacila vento”, dividita je gramatika kaj metodika partoj. Mi ĉeestis neniujn el ili, do ne povas priskribi la seminarion. Tamen okulfrapis tute profesie faritaj manlibroj por estontaj (kaj jamaj perfektiĝemaj) instruistoj de Esperanto, kiuj estis reverkitaj speciale por la kongresa seminario. Ili estis aĉeteblaj en la kongresa libroservo kaj baldaŭ estos mendeblaj ĉe grandaj libroservoj (unue ĉe tiu de UEA). Mi rekomendas!
Mi devas diri ke mi revenis de la kongreso kun renoviĝinta entuziasmo por agi por kaj per Esperanto (interalie mi entreprenos ankoraŭ unu provon rete kunigi junajn ekologiemajn esperantistojn kaj eble nia neformala reta asocio sukcesos “pliverdigi” la venontjaran Internacian Junularan Kongreson, kiu okazos en Sarajevo). Espereble estis same por la aliaj partoprenintoj!
(Transprenite el Libera Folio)