La 49-an IS gastigis la tutnova junulargastejo de la malnova kaj historiplena loko Xanten (ksanten), proksime al
Nederlando. En tiu urbo, kie siatempe la romianoj klopodis defendi sin kontraŭ la malnovtempaj ĝermanoj, kolektiĝis ĉ.
180 gejunuloj el 25 landoj (averaĝa aĝo: 26); “malpli da rusinoj ol kutime, ŝajne pro okazigo de samtempa renkonto en
Pollando”, rimarkis franca junulo.
La junulargastejo estas ege nova kaj belega: tre granda konstruaĵo en formo de U, kun muroj tute el vitraĵoj tiel ke,
de ie ajn en la gastejo, vi vidas la tutan domon… kaj kio plej surprizis: la manĝaĵoj estis bonegaj! “Mi partoprenis 5 aŭ 6 IS-ojn kaj neniam tiom bone manĝis. Aspektis mirakle por mi kaj multaj aliaj kiuj alkutimiĝis al la ideo malbone manĝi en Germanio,” diris franca partoprenanto.
Kun la urbo oni konatiĝis per tuttaga vizito, ĉefe de la antikva romia urbo; tre malvarmis ĝuste tiun tagon, kvankam ne tre malvarmis dum la ceteraj.
La temo ĉi-jare estis same histori-plena kiel la loko: “Religioj, kulturoj kaj viv-filozofioj en la 21-a jarcento”, pritraktata pere de diversaj prelegoj, laborgrupoj kaj diskutrondoj, ankaŭ pri ateismo. Estis sufiĉe multe da kursoj por lerni aŭ plibonigi sian Esperanton. Elstaris tre interesa prelego de Gunnar Fischer pri tradukado de kanzonoj al Esperanto.
La plej furora ateliero temis pri trikado (pere de helica nadlo) de ingo por poŝtelefono. Sed ĉefrolis kiel kutime la distra kaj vespera programoj. Estis ludejo kie homoj kartludis, faris puzlojn, kaj aliajn ludojn… estis aparta ĉambro por la ludo “homlupoj”, kiu jam furoris dum IJK kaj denove allogis novajn partoprenantojn; tiu ludo eble fariĝos plia kutimo de la junularaj internaciaj aranĝoj…
Abundis koncertoj. Malfacile diri, kiu estis la plej sukcesa: ludis Jomo, DJ Roĝer’, Dolchamar, Krio de Morto, Amir
(de Esperanto-Desperado)… ĉiuj estis tre bonkvalitaj.
La kulmino de la renkontiĝo estis la silvestra balo, kiel en IF aŭ NR. Je ĉiu plena horo ie aliloke en la mondo
komenciĝas la nova jaro, tial la partoprenantoj interŝanĝas novjarajn bondezirojn ekde la malfrua vespero ĝis
la frua mateno.
Sed ankaŭ dum la tuta semajno eblis festi ĝis frua mateno. Ĉiuvespere estis proponitaj paralele pluraj ebloj: danci en la diskejo, amuziĝi en la trinkejo aŭ ĝui teon en la trankvila “gufujo”. Aparte de “normala” trinkejo, en kiu plej ofte regas brua, viglega etoso, ekzistas teejo kun kvieta atmosfero. Tiuj ejoj ofte fermiĝis nur mallonge antaŭ la matenmanĝo. Grava
novaĵo en tiu IS: la gufujo estis pli sukcesa ol la trinkejo. “Pri la Fina Venko mi certas ke la Gufujo venkis, kaj mi rajtas diri tion, ĉar mi forlasis la ejon ĉirkaŭ la sepa matene kaj mi ne estis la lasta. Kelkaj homoj restis tie eĉ pli longe!” asertas partoprenantino el Rusio. Ĉu la lastatempa okazigo de trejnseminario de TEJO kune kun asocio de senalkoholula junularo grave influis?
(kompilita de C. Nourmont, laŭ informoj pri IS kaj
impresoj de partoprenantoj, ĉefe X. Godivier)
(Transprenite el Revuo Esperanto 2/2006,
iam venontfoje pri NR)
—
Vidu ankaŭ fotogalerion