Kio estas ToToRo?
Renkontiĝo, kies celoj estas:
1. Edukiĝi plu pri trejnad-liverado kaj kapabloj bezonataj por esti bona trejnisto.
2. Praktiki liveradon de trejnadoj kaj lerni unuj de la aliaj.
3. Kune diskuti pri evoluo de aktivula trejnado en nia movado.
4. Konatiĝi, amikiĝi, amuziĝi kaj inspiriĝi.
Renkontiĝo estos longsemajnfina kaj estas celita al ĉiuj homoj kiuj trejniĝis kiel trejnistoj dum ETEY, TTT kaj AEJK.
Kion ni faros?
Ni trejnos unu la alian, evoluos kaj evoluigos aliajn, multe diskutos pri ni mem, pri trejnad-procezo kaj Aktivula Trejnado de TEJO.
Kiam?
Ekde vendredo postagmeze la 9-an de Marto 2018 ĝis dimanĉo la 11-an de Marto 2018.
Kie?
En la SKEJ oficejo en Malacky (ekzakta adreso: Pribinova 32/34, 901 01, Malacky, Slovensko)
Kiel alveni?
- De flughaveno de Bratislava – de flughaveno al ĉefa stacidomo funkcias buslinio 64
- De flughaveno de Vieno = funkcias trajnoj inter Bratislavo kaj Vieno, en Vieno entrajniĝu en trajno, direkte al Bratislavo kaj eltrajniĝu en Devínska Nová Ves kaj tie entrajniĝu en trajno, direkto al Kúty/Břeclav
- Trajne de Kúty (20 minutoj) aŭ Bratislavo (35 minutoj) (funkcias S-linioj)
Kiel jam estis skribite, SKEJ-ejo troviĝas pli malpli 1 kilometron for de la stacidomo. Ekzakta adreso estas Pribinova 32/34, 901 01, Malacky, Slovensko. Se vi havos problemon kun atingado de la loko, vi povas voki al Léon (+421948028086) aŭ Tomáš (+421905289902)
Programo
Vendredo
12:00 – Alveno al Malacky
Tempo por pretigi sian atelieron
16:00 – Transportado al Bratislavo
17:00 – Manifestado por subteni demokration kaj liberon de prezentado de opinioj en Slovakio
19:00 – Vespermanĝo (eble kun surlokaj esperantistoj)
20:00 – Vagado tra la urbo kaj reveno al Malacky
? – ne formala babilado en la SKEJ-ejo
Sabato
10:00 – Matenmanĝo
11:00 – “La povo de LinkedIn. Ĉu utila por TEJO trejnistaro?” (Ateliero gvidata de Tomáš kaj Léon)
13:00 – Tagmanĝo
14:30 – “Sciencaj Bazoj de Trejnado”
“Lernado laŭ UNESCO”
“Scienca bazo kiel difini sciojn”
“Generado kaj mastrumado de ideoj”
“Uzu vian voĉon!”
Diskutrondo – kiel starigi perfektan liveraĵon
19:00 – Vespermanĝo
20:00 – Promenado en Malacky
Dimanĉo
10:00 – Matenmanĝo
11:00 – Kunsido pri trejnista reglamento
RIMARKO: Tiuj kiuj alvenos pli frue povas simple ĝiu je libera tempo kaj bone pretigi sian atelieron.