Press "Enter" to skip to content

Afrik-eŭropa junulara kapabligo

AEJK (Afrik-eŭropa junulara kapabligo) estas unuavice renkontiĝo kaj interŝanĝo inter junaj esperantistoj el Eŭropo kaj Afriko. Dum kvar renkontiĝoj (en Benino, Italio, Togolando kaj Pollando) estis organizitaj metiejoj pri akirado de scioj, trejnado kaj grupa laboro. Spertaj trejnistoj partoprenas en ĝi kaj ĉiuj rezultoj (dokumentoj, konsiloj, iloj, ktp.) de tiuj kunvenoj estas disponebligitaj en nia retejo kaj per Android-aplikaĵo realigata kadre de la projekto. Danke al Esperanto, la komuna lingvo de la partoprenantoj, TEJO proponas ĉi tiun projekton pri neformala edukado. La rimedoj estas libere disponeblaj, do ne hezitu uzi ilin por viaj projektoj.

Pli da informoj pri la projekto vi trovos ĉi-tie.

Partneroj:

TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo)

SKEJ (Slovakia Esperanta Junularo)

IEJ (Itala Esperantista Junularo)

 

PEJ (Pola Esperanto-Junularo)

JEBUO (Junulara Esperantista Burunda Organizo)

JOTE (Junulara Organizo de Togolandaj Esperantistoj) 

DKEJO (Demokratia Kongolanda E-ista Junulara Organizo)

BOJE (Benina Organizo de Junaj Esperantistoj)

 

Renkontiĝoj:

Benino 2016

IJF 2017

IJK 2017

JES 2017/2018