Press "Enter" to skip to content

Gejunuloj en Vilno ne enuis

Dum la julia Universala Kongreso en Vilno ankaŭ nia junularo trovis sian spacon en la programaro de tiu ĉi plej granda kaj plej grava Esperanto-aranĝo.

Komence de la kongreso la junulara programo estis iom kaosa kaj kvazaŭ kaŝita – malmultaj sciis ke – kaj ĉefe kie – ĝi okazas. Sed iom post iom la persona “reklamado” – kaj ankaŭ plibonigo de la informado pri ĝi ekfunkciis kaj ĉiutage estis pli kaj pli da homoj, kiuj vizitadis ĝin kaj ankaŭ kontribuis al ĝi.

La ĉefa “stando” de la programoj estis la tiel nomata “amasloĝejo”, konstruaĵo ege proksima, je nur 200 metroj de la kongresejo, trans la strato. Tie eblis kaj tranokti malmultekoste (en la amasa grupo – en la sporta salono), kaj en la sama konstruaĵo ankaŭ okazis la plimulto de la junularaj programeroj. Laŭdinda estas jam la decido okazigi programon por gejunuloj (en la Gotenburga UK oni plejparte mem devis krei ĝin) – kaj tiu ago estas nepre sekvinda ankaŭ dum ontaj UK-oj. (Verdire la diskuto pri la neceso de la programo por gejunuloj dum UK okupis tutan tempon de la subkomitato pri Junularo, kiun partoprenis ĉ. 20 gejunuloj, kiuj vere montris intereson pri la temo kaj multe kontribuis al la diskuto.)

La programo por la junularo estis bunta: okazis ekskursoj (tre interesa estis ekzemple bicikla ekskurso, ekskurso al Trakai, Kemave…), koncertoj (de Miĥail Povorin, loka roka bando…), diskotekoj, instruado de litovaj naciaj popol-dancoj, manlaboroj (farado de origami, de flugdrakoj…), spektado de E-subtekstitaj filmoj (Animatrico, Horoj…), prelego pri E@I (jes, ankaŭ je la 24:00 hora eblas prelegi – kaj eĉ ne dormigi ĉiujn ĉeestantojn)…

Krom la eksterkongreseja okazis ankaŭ programeroj fare de gejunuloj ene de la kongresejo: temis pri la TEJO/E@I/ILEI-budo, kie oni povis dum la semajno ekscii pri tiuj ĉi organizaĵoj, aliĝi al iu ajn, preni informilojn, surgluaĵojn…

Plia programero estis sinprezento de TEJO (vere bone, ĉe artece farita de la nuna TEJO-volontulo Martin Minich kaj freŝa eksĝenerala sekretario de TEJO Aleks Kadar).

Oni nur devas esperi, ke ankaŭ la itala LKK-teamo daŭrigos en la sama stilo kaj pensos pri la junularo – kiu ja kompreneble interesiĝas aldone pri la “seriozaj” aferoj dum UK, sed pretas ankau amuziĝi en la tempo, dum kiu jam la malpli juna ĉeestantaro ripozas. (Ja oni konsciu, ke por gejunuloj la tempo dum E-aranĝoj dividiĝas ne je du sed je tri partoj: taga, vespera kaj nokta programoj.) Laŭdinda estus ankaŭ “pliproksimiĝo” de ambaŭ grupoj (tiu ĉi fenomeno, abismo/gapo inter gejunuloj kaj plenkreskuloj, ekzemple tute ne ekzistas en multaj landoj, kulturoj kaj por ili estas eĉ nekomprenebla) per komunaj programoj, per pli granda atentemo al la interesoj kaj bezonoj de junaj homoj…

La programo por gejunuloj dum la Vilna UK estis interesa kaj fruktodona kaj certe ĝi pliriĉigis la ĝeneralan UK-programaron. Koran dankon al la litova teamo, kiu prizorgis nin, la gejunulojn: Alina, Frank, Olga, Jolita, Indré, Aisté…

(Transprenite el Revuo Esperanto, septembro 2005)

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *