Press "Enter" to skip to content

Pasigi Novjaran vesperon internacie en Germanio?

La neĝo falis, degeliĝis, denove falis kaj finfine, post du monatoj, la kristnask-temaj reklamoj jam iom sencas. Lernantoj ĝojatendas ripozon dum ferioj, studentoj iomete pli ago-plenan ekzamen-periodon. Sed ĉiukaze dum jarŝanĝo oni ĉiam trovas ian tempon por festi. Ĉe kelkaj estos iom pli sobra familia festo, ĉe aliaj diboĉema urba aŭ malfacile priskribebla enkabana. Spertuloj pri la fako certe konfirmos ke la plej bonaj festoj tamen estas tiuj neplanitaj, sed se vi ŝatus festi kun geamikoj de duono de la mondo, ni povas konsili. Jam ekde pli ol duon-jarcento okazadas en meza Eŭropo novjaraj esperantistaj renkontiĝoj, kaj ĉi-jare kompreneble ne estos escepto.

Logo Junulara E-SemajnoFine de jaro 1957 en germana urbo Mainz unuan fojon okazis novjara aranĝo Internacia Seminario (IS). Laŭ fluo de tempo ĝi iĝis ĉefa novjara Esperanta aranĝo en meza Eŭropo, perdis karakteron de seminario kaj des pli iĝis novjara. En jaro 2002 aldoniĝis en Pollando komencanta renkontiĝo Ago-Semajno (AS). Malgraŭ ĝi komencis kiel eta, ĝi rapide elkreskis. Eĉ en 2008 ĝi unuan fojon okazis ekster Pollando, kunlabore kun Slovakia Esperanta Junularo kaj Liptova Esperanta klubo ĝin gastigis slovaka urbo Liptovský Mikuláš. La problemo ekis kiam IS kaj AS iĝis konkurencantoj. Ne estis nekutima ke oni longe cerbumis kiujn amikojn en kiu aranĝo viziti. Kelkaj pli ekstremaj unuopuloj eĉ venis al unua duono de unu aranĝo, entrajniĝis kaj rapidis al la aranĝo dua.

Amika etoso estis ne nur inter partoprenantoj sed ankaŭ inter organizantoj, ekzemple oni organizis video-renkontiĝojn inter unuopaj aranĝoj. Sed samkiel organizantoj samtiel partoprenantoj bedaŭris konkurencecon de la aranĝoj. Rezulte la aranĝoj kuniĝis en unu novan, komunan, nomitan Junulara E-Semajno (JES). Unuan fojon ĝi okazis en lasta jaro nemalproksime de Slovakiaj landlimoj, en Pola urbeto Zakopane. Pri ties etoso raportas jena video:

En video vi povas rimarki ke multaj homoj, kiuj venis al JES, dum tago skiis kaj vespere kun amikoj ĝuadis kulturan programon. Malmultekoste ili loĝis en amasloĝejo kaj do ŝparis signifan monon, kompare kun loĝado en hotelo por skii. Ili do kunigis agrablan kun eĉ pli agrabla 😀

Ĉi-jare JES okazos en germana urbeto Burg. Ĝi ne estas tre malproksime kaj por pliagrabligi la vojaĝo oni povas kunvojaĝi kun karavano, eventuale kun slovakoj vojaĝi aŭte (skribu al ni por pliaj informoj). Laŭ klasika modelo estas certigita loĝado en junulgastejo, manĝado samtie. Kiu volas ŝpari ian monon tiu povas loĝi en amasloĝejo kaj manĝon prizorgi mem. Sed senescepte oni devas partopreni kulturan programon! Ĉi-jare prezentiĝos steluloj kiel alternativa La Perdita Generacio, hip-hopulo Platano (de La Pafklik), Kimo (konata de Esperanto Desperado) kaj pliaj lokaj grupoj. Kiel bonuso estos karaokeo kaj Kviza vespero. Fervoraj partoprenantoj certe aprecos ankaŭ komedion de Jalta teatro Improvizo. Kaj por fino mi nur aldonas, ke nombro de aliĝintoj kreskas al 300 kaj jam nun klaregas, ke JES dum jarŝanĝo estos la plej granda proksima renkontiĝo.

Pliaj informoj ĉe oficiala paĝo de JES.

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *