Ĉu vi ŝatus malmultekoste partopreni la plej mojosan junularan aranĝon de la jaro? Partoprenu IJK-n en Liptovský Hrádok, Slovakio inter la 28-a de julio kaj 4-a de aŭgusto per la IJK-fonduso.
Kion ni proponas?
- 100 eŭran subtenon por partopreni la aranĝon.
- Amikiĝi kaj praktiki esperanton kun pli ol 200 junuloj el diversaj landoj.
Kiaj estas kondiĉoj?
- Esti membro de SKEJ
- Preti helpi kun etaj taskoj dum la aranĝo
- Skribi raporton/artikolon pri viaj spertoj post la IJK
Ne nepras, sed estas avantaĝo:
- Se vi parolas Esperanton
- Se vi estas studento kaj/aŭ havas malfacilaĵon financi vian partoprenon
- Se vi jam iel aktivis en la esperanta movado
Pliajn detalojn pri la kongreso, la programo, ktp vi trovas ĉe la retpaĝo: ijk2019.tejo.org.
Se vi interesiĝas, sendu vian kandidatiĝon kun motivletero al la retadreso skej(ĉe)esperanto(punkto)sk ĝis la 26-a de junio. La rezulton vi ricevos ĝis la 30-a de junio.