Press "Enter" to skip to content

SKEJ - Slovenská esperantská mládež Posts

Malgravaj lingvoj ne ekzistas

La formortiĝado de lingvoj maltrankviliĝas nin. “Grandaj” lingvoj subpremas “malgrandaj” ankaŭ en Eŭropo. Eŭropa unio ŝajnigas, ke por ĝi gravas lingva diverseco. Ĝi certigas nin pri tio per slogano “Komune en diverseco”, per Eŭropa Ĉarto por Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj, per preparata konstitucio. Sed deklaracioj ne sufiĉas. La situacion bone priskribas la fakto, ke ĉe la oficialaj eŭropuniaj retpaĝoj (http://europa.eu.int) estas slovake grandparte nur ligiloj al anglalingvaj dokumentoj. Estas nia eŭropa civitaneco nur la malplena kovraĵo?

Leave a Comment

La 3-a SKEF-Kongreso

La rezolucio el la tria kongreso de SKEF konstatis, ke la partoprenintoj
– akceptis informojn pri la agado de la teritoriaj organizaĵoj (ESO, OSES, MEL) en la jaro 2003 kaj pri la agado de SKEF en la sama jaro;
– komisiis al OSES organizi la tutslovakan renkontiĝon en majo 2005, al la SKEF-estraro fari paŝojn por ekscii pli da informoj pri Eŭropa E-Unio kaj kaze de la ambaŭflankaj avantaĝoj aliĝi dum la novembra SKEF-konsilantaro kaj sekve plialtiĝi la SKEF-kotizon por la jaro 2005 je 50 kronoj;
– aprobis proponon de la agado por la jaroj 2004 – 2005; ŝanĝon de la Statuto en la punkto ‘sidejo’, kiu translokiĝu el POPRAD al ŽILINA; redaktan skipon de Esperantisto Slovaka; kiel novaj anoj de SKEF la E-klubojn en ŽILINA, MARTIN, L. MIKULÁŠ kaj POVAŽSKÁ BYSTRICA (kiuj laŭstatute devas skribe peti pri la aniĝo);
– elektis novan estraron de SKEF, ties revizoron kaj ĉefdelegiton.

Leave a Comment