Press "Enter" to skip to content

Gajnu IJK-Fonduson kaj partoprenu kongreson en Hispanio

Karaj SKEJ membroj,

hodiaŭ ni oficiale lanĉis aliĝilon por ricevi SKEJ-Fonduson por la ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso (IJK), kiu okazos en hispana urbo Badajoz. SKEJ-Fonduson povas peti ĉiuj tiuj, kiuj planas partopreni la aranĝon kaj plenumos ĉiujn kondiĉojn, kiuj estos gravaj por ricevi ĝin.

Entute ni elektos 3 homojn kies partopreno estos subtenita repagante ilin aliĝkotizon kaj loĝadon(en 3-4-lita ĉambro aŭ en amasloĝejo) kaj se eblus ankaŭ manĝadon, sed maksimume ĝis 150 eŭrojn.

Se vi ne scias kio IJK estas, memkopreneble vi povas esplori pli ĉe: http://ijk2018.tejo.org/ aŭ ĉe retpaĝoj de TEJO

Kandidato devas plenumi la jenajn kondiĉojn:

  • ne povas havi pli ol 30 jarojn
  • estas membro de SKEJ (kaj pagis aliĝkotizon por la jaro 2018)
  • sendas mallongan motivleteron (en esperanto) ĝis 1.5.2018 (24:00 CET) al la jena retpoŝtadreso: skej@esperanto.sk; en motivletero kandidato sinprezentos, priskribos kial ri volus partopreni IJK-n kaj kiel ri povus helpi kun organizado de slovaka IJK 2019 en Liptovský Hrádok

Disvastigu tiun ĉi mesaĝon por ke ankaŭ homoj, kiuj ni ne povas atingi, scios pri tiu ĉi ebleco. Se vi ankaŭ konas iun, kiu interesiĝas pri esperanto kaj volas lerni ĝin, sciigu ankaŭ lin/ŝin.

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *