Press "Enter" to skip to content

74-a IJK en Badajoz kaj Trejnado pri egaleco

Dum la 74-a Internacia Junulara Kongreso en la hispana urbo Badajoz mi sukcesis partopreni trejnadon pri egaleco (kadre de projekto Florigu Egalecon inter Junuloj, en kiu SKEJ partneras). Ene de la kongresa semajno ni priparolis multajn temojn (genran egalecon; ekonomiajn, politikajn kaj kulturajn diferencojn inter niaj landoj; senperfortan komunikadon kaj ankaŭ bazajn regulojn por organizi alireblan kongreson).
Ne mankis temaj ludoj, kiel ekzemple, vivo-simulado“, en kiu vi enhavis novan identecon, socian kaj ekonomian grupon kaj devis fari decidojn surbaze de la novaj vivkondiĉoj. Tiamaniere ni povis sperti, kiel malfacile estas vivi ĝojplenan vivon en malbona situacio.
Entute partoprenis la trejnadon 12 homoj el 7 landoj: Finlando, Skotlando, Slovakio, Ĉeĥio, Hispanio, Italio, Britio.
Danke al la trejnado mi rimarkis la multajn diferencojn inter niaj kulturoj kaj ankaŭmi ekkomprenis, ke mi fartas bone en mia lando. Ĝi havas siajn problemojn, sed kompare al aliaj landoj ĝi estas kvieta kaj libera.
Mi ĝojas, ke SKEJ donis al mi la oportunon partopreni la projekton.
Juliana Repková

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *