Press "Enter" to skip to content

La 2-a TTR en Malacky

De la 9-a ĝis la 11-a de marto okazis en Malacky (Slovakio, ne malproksime de Bratislavo) la 2-a TTR (TEJO-Trejnista Renkontiĝo), sekve de la unua gastigita en la itala urbo Novara pasintjare.

La partoprenantoj estis kvin diverslandaj gejunuloj: Léon Kamenický (slovako kaj gastiganto de la evento ĉe la sidejo de SKEJ), Tomáš Stano (el Slovakio), Michael Boris Mandirola (el Italio, sed nuntempe laboranta en Pollando), Charlotte Sherping Larsson (el Svedio, sed nun en Germanio) kaj
Francesco Fagnani (el Italio).

La celoj de la evento estis pluraj: edukiĝi plu pri trejnado, liveri trejnadojn por pliboniĝi kaj lerni unu de la alia, kune diskuti pri la evoluo de nia aktivula movado kaj kompreneble ankaŭ plu amikiĝi kaj amuziĝi.

La trejnadoj temis pri: kio estas LinkedIn, kiel ĝin uzi efike kaj kiamaniere bone skribi rekomendojn pri aliaj aliĝintoj de tiu retejo; kiaj estas la gravaj ecoj kaj uzoj de voĉo; kiel oni kutimas generi ideojn kaj ilin mastrumi por akiri bonan interŝanĝon kaj pozitivajn rezultojn; sciencaj bazoj de trejnado (kun teoria parto, inkluzive de konceptoj kiel Konstruktivismo kaj Kondutismo); kiel taksi la diversspecajn sciojn; la difinoj de edukadoj formala, neformala kaj malformala laŭ UNESCO.

Grava ero de la programo estis ankaŭ la prezentado de aro de ŝlosilvortoj tre utilaj kadre de enkonduko al enreta merkatiko kaj la kreado de listo de farendaĵoj kaj por ni trejnistoj kaj por la nunaj kaj estontaj partoprenantoj al la liveradoj por povi pli bone organizi la ontan aktivulan movadon.

Kroma parto de la renkontiĝo estis la partopreno en manifestacio en Bratislavo okaze de la mortigo de la ĵurnalisto Jan Kuciak, kies laboro rilatis politikan koruptiĝon. Tuj post tiu evento estis vizitado de la slovaka ĉefurbo kaj tiea vespermanĝo kun aliaj lokaj esperantistoj.

Francesco Fagnani

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *