Press "Enter" to skip to content

Tutslovaka Esperanto Renkontiĝo 2017 – Dankvortoj al la plenkreskuloj

19a-21a de majo estis unu el tiaj nekredeble agrablaj semajnfinoj kiam slovakaj esperantistoj (sed ne nur) povis dum 2 tagoj alproksimiĝi al la steloj, kulturigi sian animon kaj plenigi sian idealismujon ene de esperema komunumo. Kaj ĉio tio nur kontraŭ 2€, kiujn mi kiel SKEJ membro devis pagi por aliĝi.

Partizánske bonvenigis nin per ĉarma printempa etoso kaj vetero. Majorite la programo okazis en stelobservejo, kie nie eĉ dum la unua nokto havis eblecon esplori la sekretojn de universo. Eble pro la bongusta vino aŭ eble pro humileco kiun ni eksentis vidante kiom eta nia planedo estas kompare al la tuta kosmo, sed kelkaj de ni finis la vesperon per nokta filosofiumado. Ĉi-foje ne temis pri la fina venko sed ni pripensis kion signifas „esti Esperantisto“. Ĉu vi iam pripensis tion?

Sabato komenciĝis per raportoj de lokaj kluboj kaj la tutlandaj sekcioj kaj mi ne ĉesis miri kiom da laboro Slovakoj faras ĉiumonate. Mi sentas senliman respekton por la emo kaj aktiveco de niaj landmovadanoj. Ni estas eta lando, tamen mi certas ke pluraj pli grandaj landoj envias al ni la agadfortojn. Eĉ por pruvi kiom persistaj ni estas, la prezidantoj de SKEF kaj SKEJ plantis Esperanto-arbon ene de la stelobserveja parko. Se vi vizitos la areon, bonvolu akvumi ĝin.

Sabate posttagmeze ni ekskursis al la Museo de A. S. Puškin kiu troviĝas en la kastelo de Brodzany kun granda belega parko. La ekskurso estis kaj kogneca kaj ripoziga. Mi tutcerte ŝatus mencii ankaŭ la teatraĵon kaj la koncerton de Georg Hanzlik, kiuj okazis poste. Por mi tio estis la plej artprofesia Esperanto koncerto kiun mi spertis dum mia 5-jara Esperanto vivo. Mi vere ĝuis ĝin. Sekvis fingustumado de vino kaj libera amuziĝo, tamen la manko de dormo ne ĉesigis nin ĝui dimanĉajn prelegojn kaj la Esperanto kvizon.

Kvankam dum la semajnfino mi fieris pri la slovaka agado kaj mi taksas la aranĝon bonega, mi forveturis kun iom stranga sento de senespero. Malgraŭ tio ke ni havas tiom da agemuloj ene de Slovakio, tiom da diversaj aktivaĵoj, mi sentis ke slovakaj esperantistoj iom forgesis kiel ĝui ĉion tion. Ŝajnis ke homoj forgesis ke Esperantujo estas loko por malferma komunikado, interhoma akceptado, esplorado de homeco kaj ĝojo, ne laborejo. Mi esperas ke la vigleco de SKEJ kiun mi sentas de la nuna estraro rememorigos ĉiujn kial ni unue iĝis Eperantistojn. Ni ŝatus redoni tion al ĉiuj agadspertuloj pro la spertoj kaj kapabloj kiujn ni ekhavis danke al vi.

Žeňa Belková

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *