Press "Enter" to skip to content

SKEJ partoprenis YO!Fest

Tiu ĉi jaro YO!Fest okazis ekde la 6-a ĝis la 8-a de februaro en nederlanda urbo Mastriĥto okaze de la 25-a datreveno de la Traktato de Mastriĥto. Aranĝo okazas ĉiujare por kunigi homojn, kiuj estas aktivaj ĉefe en politiko sur loka, nacia aŭ internacia nivelo.

Du niaj membroj (Léon kaj Tomáš) partoprenis tiun ĉi eventon kiel reprezentantoj de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). Nia ĉefa tasko estis prezentado de la nuna stato de Esperanto kiel lingvo kaj ankaŭ la estontajn viziojn. Kompreneble, ni ne forgesis akcenti la gravan statuson de Esperanto kontraŭ lingva diskriminacio.

La plej grava tasko de nia internacie kreita teamo (la teamanoj devenis el Italio, Nederlando, Rumanio, Pollando, Slovakio, ktp.) estis prezenti Esperanton pere de diversaj aktivecoj, inter kiuj estis ekzemple kurso pri Esperanto, prelego pri lingva diskriminacio (kaj aktivecoj konektitaj kun ĝi), lingva kvizo aŭ la muro de libera esprimo.

Dum la renkontiĝo ni ne nur serioze laboris, la organizantoj pretigis por ni ankaŭ amuzadon dank´ al diversaj atrakcioj tage aŭ dum vespera programo. Tiu ĉi aranĝo estis vere fruktodona kaj ni esperas havi pli da similaj eblecoj en la estonteco por prezenti Esperanton.

Tomáš Stano

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *