Press "Enter" to skip to content

Seminario por la elvolvo de junaj gvidantoj

Seminario okazis en urbo Martin en la pensiono Čierna Paní kaj ĝi okazis 3-foje dum 3 semajnfinoj en februaro kaj marto. La seminarion partoprenis junaj homoj en la aĝo inter 16 kaj 25 jaroj.

La celo de tiu ĉi seminario estis instrui la gejunulojn formuli siajn viziojn kaj celojn, evoluigi proprajn kapablojn en la gvidado, krei proprajn opiniojn, scipovi kunlabori kun amaskomunikiloj, interpreti amasinformilajn enhavojn kaj aktive krei ilin, plani, realigi kaj kunordigi simplajn projektojn, orienti sin en la slovaka kaj eŭropunia leĝaroj, kiuj ĉefe rilatas al la junularaj aferoj kaj al la agado de la junularo.

La seminarioj estis gvidataj pere de neformalaj manieroj de lernado, kion ĉiuj laŭdis. Organizantoj estis ekde la komenco vere agrablaj kaj traktis nin kiel siajn kolegojn, kio favoris bonegan etoson.

Dum la unua semajnfino ni interkonatiĝis kaj poste  oni trejnis nin pri la partopreno. Ni trapasis amaskomunikilan edukadon kaj kompetetencojn, poste ni priparolis nacian kaj eŭropunian politikojn. Oni ankaŭ informis nin pri Youthpass kaj pri ĝia funkciado. Dum la dua semajnfino ni priparolis la multkulturismon, kritikan pensadon kaj mastrumadon de neprofitcelaj organizoj. Dum la tria semajnfino ni pritraktis temojn kiel financado, gvidado kaj programoj Erasmus+.

Lernado ne estis nur prelegoj, ni ankaŭ havis diversajn praktikajn ekzercojn, ludojn, liberan paroladon pri la konkreta temo, ktp. Vespere, post la ofiaciala programo, ni babilis pri diversaj temoj kaj, memkompreneble, post la longa tago, plenplena de lernado, ni ankaŭ iomete refreŝiĝis kaj ripozis.

La lastan tagon dum la tria semajnfino ni ricevis Youthpass atestilon por sukcesa plenumo de la seminario.

Julia Repková

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *