Press "Enter" to skip to content

Organizado de Junulara Programo de UK 2016

titulna-fotka

„Socia justeco – lingva justeco „estas la ĉeftemo de la 101-a UK. Kaj ĝuste pro tio nia grupeto de slovakaj gejunuloj – ĉiuj universitataj studentoj – pripensis fortigi la socian justecon en la E-movado mem. UK estas konata kiel aranĝo por homoj materiale bone situitaj, kaj tio estas grava kialo pro kiu granda parto de esperantistoj neniam partoprenis UK-n eĉ unu fojon! En UK 2016 povus okazi granda ŝanĝo por la junaj esperantistoj.

Komenciĝas la nova jarcento de la UK-oj kaj la gejunuloj volas elirebligi ilin al pli vasta esperantistaro. La ĉeesto  ĝis nun ensumigis ne nur la altan aliĝkotizon, sed ankaŭ la loĝadon, manĝaĵon, ekskursojn, amuziĝon, ktp.

Por komenci, ni trovis malmultekostan loĝadon en studenthejmo nur kontraŭ 49€ por la tuta semajno. La manĝaĵon eblos aĉeti en la proksimaj vendejoj aŭ manĝi menuon en urbaj restoracioj kontraŭ 4€.

Ni proponas kelkajn „junecajn“ programerojn, ekzemple la danckursojn de slovakaj popoldancoj, urban ludon, artajn projektojn, piedajn ekskursojn, noktan ekskurson, sportumadon, TEJO-trejnadon (kun la helpo de TEJO), novulan programon, bambumadon antaŭ la kongresejo, diskejojn, koncertojn kaj multajn aliajn. Kune kun la infanoj de IKK ni iros ekzemple amuziĝi al la urba naĝejo. Ni ankaux organizos piknikon kontraŭ tre favora prezo por ĉiuj kiuj ŝatas malpli noblan amuziĝon, akompanatan per trankvilaj koncertoj. Ĉiuvespere estos malfermita drinkejo kontraŭ favoraj prezoj, kie eblos gustumi la Tatran teon, Slivovicon, Boroviĉkon, bieron (pivo en la slovaka), vinojn aŭ nealkoholajn trinkaĵojn kiel Kofolaon, Vineon, ktp.

Nia ĉeftemo estas „La gejunuloj al la plenkreskuloj – la plenkreskuloj al la gejunuloj“ – ni kore invitas ĉiujn kongresanojn partopreni niajn programerojn. Ni kun ĝojo ludos, kantos, sportumos, bambumos, ekskursos, aŭ simple babilos vespere en la drinkejo kun ĉiuj, kies aĝo pro la senĉesa kurado de tempo superas la aĝon de oficiala juneco. Ĉu vi ne scipovas funkciigi vian poŝtelefonon, ĉu vi ne komprenas la retejon, Vikipedion? – Ni kun pacienco klarigos al vi la solvojn.

Jana Kamenická, Zuzana Kožuchová

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *