Press "Enter" to skip to content

Paulína Jalakšová: Mi kaj SKEJ

Iom post iom proksimiĝas la elekto de la sekva SKEJ estraro. Mi taksis ke ĝuste nun estas la taŭga tempo kundividi miajn ĝisnunajn spertojn kiel ĝia membro. Mi komencos vaste, ekde mia unua vera renkontiĝo kun Esperanto.

Estis aŭtuno 2014 (aĥ, ŝajnas antaŭ tiom da tempo), kiam mi ekstudis ĉe universitato en Prago. Por scivolemuloj, estis studoj pri ekonomio kaj financoj. Tuthazarde, la unua persono kiun mi tie renkontis estis mem la tiama kaj nuna (temas pri la sama mandatperiodo) vicprezidanto de la organizo, Léon. Mia unua demando estis, ĉu li kuniras bierumi kun niaj novaj samklasanoj. Mi devas agnoski ke li ŝajnis iom surprizita kaj diris ke ne, ĉar li devis okupiĝi pri aliaj devoj, kaj tiel nia babilado finiĝis. Tamen ni plurenkontiĝadis, ĉar ja temas pri malgranda universitato. Iom post iom ni iĝis amikoj. Ne daŭris longe, kaj niaj babiladoj alportis ankaŭ Esperanton kaj al ĝi ligitaj aktivaĵoj ĉu en Slovakio, ĉu en aliaj landoj de Euzropo aŭ la mondo. Mi devas agnoski ke la tuta bildo kiun Léon priskribis vere ravis min kaj mi eksopiris membriĝi al la novekkonita mondo plena je aventuroj.

Mia unua renkontiĝo okazis relative longe post la priskribitaj okazaĵoj. Estis SES 2015, kie mi vizitadis kurson A1. Mi devas tre laŭdi ilian aspekton, estis tre amuze, sufiĉe rapide kaj mi multon lernis. Al la ĝenerale bonega impreso certe kontribuis ankaŭ la instruisto. Tiu ĉi somera studado estis ankaŭ la unua loko, kie mi elprovis la veran esperanto-etoson. Ĉiu estis agrabla kaj amikema. Eĉ ne ĝenis al ili mia malalta lingvokapablo kaj ili pacience atendis, ĝis kiam mi foje sukcesis iom kompreneblan, aŭ pli ofte nekompreneblan, eldiri. Mi same ekkonis multajn interesajn homojn, inkluzive la ceteron de la estraro, kaj ĝis nun mi dankemas pro tiu ĉi renkontiĝo, ĉar ili mojosas. Sed mi ne povas plulaŭdi ilin por ne hontigi ilin. Post tiu ĉi aranĝo mi jam 100% sciis ke mi certe ne forlasos Esperanton.

Sekvis ĈAR aŭtune 2015, kiu eĉ malgraŭ mia mallonga ĉeesto estis tre fruktodona por mi. Tiam mi oficiale iĝis membro de la estraro de SKEJ. Ekde tiu ĉi momento ni ĉefe okupiĝis pri organizado de UK, kiu okazis ĉi somere en la slovaka urbo Nitro. Al tiu ĉi aranĝo mi jam dediĉis apartan artikolon, pro tio mi ne detaligos tiun periodon. Resume, estis multe da pena laboro, sed ĝi portis speciale dolĉajn fruktojn. Post ĝi ni ĝuis iom da meritita ripozo, sed tutcerte ne forgesis pri la SKEJ devoj.

Tiu ĉi etapo proksimiĝas al la fino, samkiel mia artikolo pri ĝi. Tamen mi kredas ke venos sekvaj, eĉ pli bonaj (kaj etapoj kaj artikoloj), eĉ se mi ne certas ĉu entute eblas. En mia vivo vere multo ŝanĝiĝis dum tiu ĉi periodo. Ekzemple ni ne plu estas samklasanoj kun Léon (mi ŝanĝis universitaton). Sed unu afero restas, kaj tio estas Esperanto.

Paulína Jalakšová

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *