Press "Enter" to skip to content

SKEJ denove havas voĉon dum CoMEM de la Eŭropa Junulara Forumo

Jam la duan fojon en tiu ĉi jaro SKEJ dank al TEJO havis la okazon prezenti sian voĉon dum unu el la plej grandaj eventoj de FoJE – CoMEM. Ni povas jam komence diri, ke tiu ĉi renkontiĝo tre helpis al nia agado, ankaŭ pri alekstera prezentado de Esperanto.

Unue mi ŝatus klarigi kion FoJE fakte faras. Kiel jam la nomo indikas, ĝi estas tuteŭropa platformo, kiu konektas naciajn kaj internaciajn organizojn. Alimaniere dirite, estas organizo, kiu strebas prezenti la voĉojn kaj ideojn de la gejunuloj de tuta Eŭropo, kiu subtenas grandan nombron de projektoj, renkontiĝoj, forumoj kaj memkompreneble „ofertas“ junajn spertajn politikistojn por trejni junajn aktivulojn tra al tuta kontinento. Ekde la 90-aj jaroj ankaŭ TEJO estas plenrajta membro de tiu ĉi grava junulara organizo, kaj plene subtenas SKEJ en ĝia strebo iĝi ne nur parto de sia nacia junulara forumo, sed ankaŭ ĝia aktiva membro kaj kunkreanto de ĝiaj opinioj.

Post tiu ĉi mallonga prezentado mi ŝatus aldoni, ke ĝuste la partopreno de la Slovaka Junulara Forumo (RmS) ĝojigis nin kaj dank al ĝi ni havis la eblecon jam antaŭ la oficiala ĝenerala asembleo prezenti la agadon de nia organizo kaj niajn estontajn planojn. Mi ankaŭ strebis priparoli kunlaboron kun la Aŭstra Junulara Forumo, ne nur ĉar ili estas niaj geografiaj najbaroj, sed ankaŭ ĉar ĝia nuntempa agado estas tre interesa kaj inspira. Konkrete ni ŝatus almenaŭ iomete subteni ilin en ilia agado rilate al edukado kaj helpo al junuaj rifuĝintoj, ĉar mi persone pensas, ke ĝuste humanitara helpo estas unu el la aktivecoj, kiun ni, kiel SKEJ, devus subteni. Kiel moderna organizo ni plene komprenas la gravecon de tiu ĉi temo kaj ŝatus montri per nia agado, ke ĝi estas tre relevanta por ni.

Ni kompreneble ĝojas ankaŭ pri la bona laboro de PEJ (Pola Esperanta Junularo) en tiu ĉi organizo, kaj por ĝia mojosa varba laboro kiun ĝi sukcesis fari en Pollando kaj ĝia junulara forumo, kaj tiel prezenti ideojn de ni, samideanoj.

Fine mi ŝatus aldoni, ke kiel SKEJ ni plene subtenas la reviviĝon de la Slovaka Junulara Forumo (RmS) en la tempo, kiam nia lando havos la estimon prezidi enl la Eŭropa Unio. Ni ankaŭ esperas, ke ni ĉiuj kune sukcesos montri, ke en Slovakio estas aktivaj junuloj, kiuj ne ignoras la nunan malĝojan politikan situacion en Slovakio kaj kune volas batali por demokracia futuro de nia lando.

Léon Schnelldorfer

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *