Press "Enter" to skip to content

La aliaj ne estas strangaj kaj mi ne estas la normala.

Dum la lastaj dudekkvar jaroj de mia vivo mi trairis diversajn periodojn, kaj kiam mi forlasis lernejon kun la scio, ke komenciĝas mia vivo de ordinara plenkreskulo, mi akceptis mian sorton de malrapide blindiĝanta informadkisto. Ie en mia subkonscio tamen silente dormetis la espero, ke eble mi mian tutan surteran vivon ne pasigos per tuttaga sidado en la oficejo. Verdire, tiu imago de ĉiutaga rutino timigadis min.

Kiam miaj someraj planoj subite disfalis, mi dum iom da tempo batalis kun propra egoo, provadis postlasi la triston, malkontenton kaj propran intereson. Mi bezonis ion, pri kio mi povus tuj entusiasmiĝi, simple ion, kio anstataŭigus en mia kapo la malagrablajn sentojn pri la proksimiĝanta somero, kiu plej supozinde devintus iĝi la plej enua en la lasta kvaroncentjaro. La ideo komuniki kun homoj sen iaj ajn baroj tra la tuta mondo fascinis min jam antaŭ longe. Unu baro, la distanco, estis superita jam antaŭ longe. Restis nur la lingva problemo, kies solvo estis proponita longe antaŭ ni. Unu lingvo por ĉiuj – jes, estas Esperanto. Mi sciis pri ĝi jam antaŭ longe, sed mi neniam igis min provi ĝin kompreni.

La interreto estas senfina, kaj mi kredis, ke ĝi ofertos al mi eblecon de ŝanĝo, sencohava tempopasigo ekster laborejo, dum ferioj. Mi ne memoras kion precize mi serĉis kaj kion mi sekvis, sed mi malkovris unu baldaŭ okazantan aranĝon, kiu devintus esti proksime de mi, kun homoj de la tuta mondo, ofertante la eblecon akiri la konon de Esperanto. Mi ne sciis kion atendi, mi nur sciis ke mi irus sole. Kaj mi sciis ke devas esti tiel, kaj ke la aliĝilo estos plenigita ene de dekoj de sekundoj, kaj ekde la unua sekundo mi sentis ke mi trovis. Mi aliris la aferon tiel, ke mi lernos ion novan, eble mi kun iu babilos, kaj se mi enuos, mi iros hejmen por iom, aŭ bierumi kun amikoj.

Mi gigante eraris. Gigante eraris mian tutan vivon pri tiom da aferoj! La Somera Esperanto Studado – SES 2015 en Martin, estis tutcerte la plej bone pasigita semajno en mia vivo. Sonas kvazaŭ eltondita el septembra lerneja verkaĵo pri la lasta ferio. Estu tiel. Post kiam grupeto de homoj helpis al mi superi miajn introvertulajn komunikajn barierojn, nekredebla kvanto de aferoj ekokazis. Mi neniam antaŭe trovis min en tiel inspira medio. Mi neniam komprenis pasion de kelkaj homoj pri trovado de novaj konatuloj, ĉefe dum tiaj ĉi aranĝoj. Ja kiel utilas al mi amiko por unu semajno? Dio mia, mi meritus vangofrapon. Kaj ne nur unu. Oni diras ke kio okazas en Esperantujo, restas en Esperantujo, pro tio mi faru nur etan resumon, kaj mi komencu per la malplej grava fakto.

Mi lernis iom da Esperanto. Strange, ĉu ne? Kaj mi prenis ĝin kiel prioritaton, kiel celon. Nu, estas nur ilo. Ĉirkaŭ Esperanto ekzistas mojosa komunumo. Komunumo de homoj el diversaj medioj, kun diversaj spertoj, travivaĵoj, kiu verŝajne movis min antaŭen en mia vivo pli ol se mi legus tutan bibliotekon plenan je verkoj de ĉiuj diversaj ĝenroj. Tion ĉi verkas la vivo mem. Malfermiĝis miaj okuloj, mi laboras pri tio ke la okulfermioj forbrulu en pasinteco, mi komprenis ke la monde sen antaŭjuĝoj estas io, al kio devus ĉiuj kontribui, mi konsciiĝis ke eĉ se laŭ la identigilo mi ne plu junas, mi daŭre junas ĝuste tiom kiom mi volas, kaj plej grave – tiel kiel mi stulte al multaj junuloj enviis iliajn eblecojn, mia pordo nun malfermiĝis kaj la tempo de juneco komenciĝis ĝuste nun!

Iom da ordinaraj vortoj fine. Mi volas doni al Esperantujo tion, kion ĝi jam sukcesis oferti al mi ene de tiuj kelkaj tagoj. Mi antaŭĝojas la kunlaboroj kun la Slovakia Esperanta Junularo (SKEJ), mi ĝojas ke esperantistaj okazaĵoj estas ĉie en la mondo, kaj estas granda ŝanco, ke la homojn kiujn mi nun renkontis, mi baldaŭ renkontos denove. Mi kredas ke kiel muzikisto mi povos iomete kontribui al la programo de la venontjara kongerso. Cetere, la Universala Kongreso, kaj denove en Slovakujo. Mojose, ĉu ne? ☺

Tamen ekzistas du aferoj kiujn mi ŝanĝus. Estus bonege, se ne ekzistus la postkongresa sindromo de esperantistoj, ĝi vere dolorigas. Kaj oni devus ion fari pri la tempo de matenmanĝoj, estas neeble trafi ilin. ☺

Peter Drábik

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *