Press "Enter" to skip to content

Jen nia IJF!

Por tiuj kiuj ne konas ĝin, IJF estas mallongigo por la Internacia Junulara festivalo, kiu okazas ĉiujare en Italio dum Pasko. Por multaj ĝi estas la unua okazo en la jaro por viziti Esperantujon, ripozi duonsemestre, enĉerpi printempajn fortojn kaj por slovakinoj ĝi estas ankaŭ ŝanco kaŝiĝi de teruraj naciaj kutimoj en la sekura kulturdiversa mondo de Esperantujo. Ĉi-jare tri slovakoj eĉ havis la eblecon partopreni senpage danke al IJFonduso, interŝanĝe je helpado dum la festivalo. Venontjare do ne forgesu ĝustatempe sendi vian kandidatiĝon 😉

IJF 2015 escepte ne okazis ĉemare sed en belega Alpa regiono, proksime al urbeto Brusson. Tiu ĉi regiono estas tiom bela, ke eĉ multaj komputilekranbildoj povus esti ĵaluzaj je la elrigardo kiun ni havis ĉiutage. La partoprenantoj de IJF plenigis la tutan montaran hotelon Ciamusira, venis preskaŭ 90 homoj el la tuta mondo! Ĝi estis intensa semajno plena je bongustaj manĝaĵoj, tablofutbalaj matĉoj, bone organizitaj programeroj je la ĉefa temo de la aranĝo (Jarmilaj evoluigaj celoj) sed ankaŭ aliaj temoj, amuziĝado dum koncertoj kaj ankaŭ en la freŝa montara aero. Kompreneble ne mankis ankaŭ la internacia trinkomanĝa nokto, kiu jam tradicie estas parto de IJF kaj la plej ŝatata momento de la programo de pluraj partoprenantoj. Kaj dum unu tago ni eĉ ricevis abundan neĝan amuziĝon!

Kaj kiel kun ĉiuj junularaj festivaloj, ne eblas bone priskribi la eventon en ĝia plena mojoseco. Multaj diras ke kulpas tro da alkoholaĵoj kaj bongustaĵoj sed mi havas pli romantikan vidpunkton. Ĉiujare dum Pasko mi elektas perdi kelkajn dormhorojn interŝanĝe al amuzspertoj kaj novaj amikrilatoj kiuj ĝojigas onin ankoraŭ longe post la fino de la aranĝo. Verŝajne mi pro malmulta dormo kaj troigo de impulsoj ne povos detale priskribi ĉiujn klaĉeventojn, sed la bonan senton, kiun mi tenas ankaŭ pli ol semajnon post la reveno hejmen, mi tutcerte rekomendus al vi ĉiuj. Venontjare provu veni ankaŭ vi por sperti tion kune kaj tiam vi certe komprenos, kiel malfacilas transformi ĉiujn tiujn emociojn kaj memoraĵojn al vortoj por verki tiun ĉi artikolon. Kaj pro tio mi ŝatus danki al ĉiuj organizantoj de la ĉi-jara IJF kaj sendi al ili miajn salutojn kaj estimon. ☺

Žeňa Belková

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *