Press "Enter" to skip to content

Instrua Universala Kongreso de Esperanto en Lille (Francio)

Ĉiu somero en Esperantujo estas fama por multe da renkontiĝoj kaj kongresoj, kiujn vi povas partopreni. Tiu ĉi somero mi estis plena de atendoj post SES (Somera Esperanta Studado) en Martin kaj mi iris al la Universala kongreso en Lillo. Mi havis multajn kialojn por iri tien. Unue mi volis ekkoni novan urbon kaj due, ke tio estis mia unua granda kongreso. Sed la plej grava kialo estis la venonta UK en Nitra en Slovakio. Krom tio ni volis ankaŭ helpi kun la prezentado de nia ne tiel konata lando kaj vidi, kiel funkcias la organizo dum UK, ĉar ĝuste SKEJ strebos por vi organizi neforgeseblan Junularan Programon.

Tuj post la unua tago ni rimarkis ke la Junulara programo en Lillo preskaŭ ne ekzistas, ĉar ĉiu tage okazis maksimume 2-3 programeroj, de kiuj unu el ili estis komuna forveturado al Junulargastejo. Kompreneble ĉiam vi povas trovi ion, kio estas malbona kaj tiu ĉi kongreso ne estis escepto. Unu el pozitivoj estis la aspekto kaj grandeco de la kongresejo. Imponaj salonoj, multe da homoj, ĉio kio estas bezonata por havi veran neforgeseblan kongresegon. En Lillo estis ĉio tre multe kosta por slovakaj studentoj, ĉar ĉio kostis minimume kvarfoje pli ol en Slovakio. Pro granda numero da ŝteloj en tiu ĉi parto de Francio, ni devis esti ĉiam tre atentemaj pri niaj aĵoj (tamen ni estis viktimoj de ŝtelistoj).

Ankaŭ loĝprezoj kaj ekskursoj, kiuj estis por ni nepageblaj. Kaj pro tio ni preskaŭ ne havis eblecon partopreni la plej gravan ekskurson al Bulonjo-ĉe-Maro kie okazis la unua UK en 1905. Ni ankaŭ partoprenis la grandan marŝadon tra la urbo, eksponon de busto de Dr. L. Zamenhof. Ni eĉ vizitis la urbodomon, kie urbestro regalis nin per manĝajo kaj trinkaĵo.

Kiel ni povis vidi, ne estas simple organizi tiel grandan kongreson por tiom multe da homoj. Mi pensas ke prezentado de nia UK kiu okazos en Nitra estis sukcesa, ĉu en nia budo aŭ dum la lasta tago, kiam ni havis en programo unu horon por oficiale prezenti ĝin. Kun konscio, kion ne fari kaj kion fari pli bone, komenciĝas preparado por UK en Nitra. Riĉigintaj pri gravaj ekkonoj, kion kaj kiel organizi, ni povas komenci kun preparado kaj ni atendas vin ĉiujn en NITRA!

Tomáš Stano

 

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *