Press "Enter" to skip to content

Somera Esperanto-Studado – ĉu vi ne mankos tie?

Jam duan fojon samloke – en Modra-Harmónia (nur 30 km de la ĉefurbo Bratislava) okazos unika aranĝo: Somera Esperanto-Studado (SES-2009) inter la 10-a kaj la 18-a de julio 2009.

Ĉi-jare dum SES okazos jam la dua fizika lernu!-renkontiĝo! – kio promesas internacian ĉeestantaron, interesajn aldonajn programerojn kaj grandan partoprenon.
La programo konsistos el kelkaj partoj:
– Antaŭtagmeze – instruado de Esperanto;
– Posttagmeze – ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp.;
– Vespere – Nacia kaj Internacia Vesperoj, koncertoj, filmo-spektado, diskoteko…

Esperanto-instruadon gvidos spertaj Esperanto-instruistoj en 4 grupoj, laŭ la lingvo-nivelo. Fine de la aranĝo la partoprenontoj ricevos atestilojn pri 26-hora kurso laŭ la niveloj de nova Eŭropa referenckadro pri lingvo-instruado de A1 ĝis C1.

Komuna vojaĝo al IJK de SES! SES-2009 okazos tuj semajnon antaŭ IJK en Liberec, Ĉeĥujo, kien ni planas okazigi komunan vojaĝon. Tiel la partoprenantoj povos unue plibonigi siajn sciojn de Esperanto, kaj tuj poste utiligi ilin en unu el la plej popularaj tradiciaj junularaj Esperanto-aranĝoj.

Nova eblo ĉi-jare! Por instruemuloj kiuj jam bone regas la lingvon, ni proponas seminarion Flugiloj de malfacila vento, realigotan kunlabore kun ILEI..

Aliĝ-kotizo por slovakoj estas 45 EUR.

Pli da informoj kaj aliĝilo: retpaĝo de SES

(Aŭtoro estas SES-ĉeforganizanto.
Artikolo transprenita el Esperantisto Slovaka 2-2009)

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *