Press "Enter" to skip to content

SKEJ subtenas Mondan Marŝon por paco kaj neperforto

Antaŭnelonge estraro de Slovakia Esperanta junularo oficiale konsentis subteni Mondan marŝon por paco kaj neperforto. Ni do aliĝis al miloj da aliaj organizoj, kiuj diris JES al tutmonda paco. Kio estas la Monda marŝo, kion celas, kaj kion havas similan kun Esperanto?

La Monda marŝo por paco kaj neperforto, la plej granda marŝo en historio de homaro, celas konsciigi registarojn, organizojn kaj unuopulojn pri eblo vivi en daŭra paco. Eĉ ke daŭre vivi eblas nur en paco. Al la marŝo tutmonde aliĝas cent miloj da homoj, famuloj, renomaj organizoj kaj eĉ urboj kaj tutaj regionoj. Dum la marŝo okazadas diversaj kulturaj aranĝoj festoj, koncertoj, publikaj diskutoj, … la marŝo allogas atenton de amaskomunikiloj, politikistoj kaj krom paco kaj neperforto montras ankaŭ nunan mondan situacion kaj bezonon solvi ĝin. Kunligas homojn kaj helpas krei tutmondan konscion rifuzintan perforton de ĉiuj formoj.

La Marŝo en nombroj

La marŝo komencis je la 2-a de oktobro 2009 en Nov-Zelando, en datrevena tago de Mahatmo Gandhio – naskiĝo, Unuiĝintaj Nacioj tiun ĉi tagon deklaris kiel “Internacia tago de neperforto”. Ĝi daŭros 93 tagojn kaj je la 2-an de januaro 2010 venos al Punta de Vacas sur montopiedo de Aconcagua en Argentinaj Andoj. Ĝi trairos 6 kontinentoj, 160-foje transiros ŝtatlimojn, dum 160 000 km-a vojaĝo transiros ĉiujn klimatajn zonojn kaj ĉiun jartempon vizitos dufoje, rekte marŝon partoprenos ĉ 1 000 000 homoj kaj 10 000 000 ĝin oficiale subtenas.

Kaj oficiale ĝin subtenas ankaŭ Slovakia Esperanta junularo. La Marŝo ja ege similas kun Esperantismo. La mesaĝo, kiun la marŝo donas al homaro, ĉeestas jam en la Unua libro, Interna ideo kaj tutviva laboro de L.L.Zamenhof. Esperanto-parolantoj ĝenerale pli inklinas al paco, neperforto kaj egalrajta internacia kunlaboro.
Dum la unua kongreso de Esperanto oni aŭdis memorindajn vortojn: “…hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj.” Eblus anstataŭigi ĝin per pli aktuala “…ne kiel izraelianoj kun palestinanoj, ne kiel slovakoj kun hungaroj…” sed la enhavo restus sama…

Rastislav Šarišský (prezidanto de Slovakia Esperanta Federacio): Nesubteni pacon kiam ni havas eblon estas kiel voĉdoni por milito.

Oficialaj paĝaroj: slovaka, esperantlingva.

nome de Slovakia esperanta junularo
Michal “KuboF” Matúšov

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *