Press "Enter" to skip to content

Ago-Semajno debutis en Slovakio

La unua Ago-Semajno (AS) ekster Pollando okazis inter 27.12.2008 kaj 4.1.2009 en Slovakio, en la urbo Liptovský Mikuláš. Danke al kunlaboro de Pola Esperanio-Junularo (PEJ), Varsovia Vento, Slovakia Esperanta Junularo (SKEJ) kaj Liptova Esperanto-Klubo (LEK) okazis ĝis nun la plej granda internacia junulara E-aranĝo en la historio de memstara Slovakio, kun la partopreno de pli ol 160 personoj de 25 landoj. Signife helpis al la realigo de la aranĝo ankaŭ la urbo Liptovský Mikuláš mem, kiu plurmaniere subtenis la aranĝon.

La aranĝo havis ankaŭ altnivelajn patronojn: vicĉefministron de Slovakio Dušan Čaplovič, krom li ankaŭ urbestron de Liptovský Mikuláš Ján Blcháč, prezidanton de Memmastruma distrikto de Žilina Juraj Blanár kaj esperantistino Małgorzata Handzlik – pola membro de la Eŭropa Parlamento.

Ĉeftemo de la aranĝo estis ‘Lingvoj – pordo al interkulturo”. Rilate al ĝi ankaŭ okazis pluraj programeroj: pluraj lingvo-kursoj (EO, slovaka, pola, ukrajna, signolingvo…) kaj interesa konkurso – verki sencohavan tekston, rakonton en EO per vortoj, komenciĝantaj čiuj je sama litera — ekz. je a, e aŭ m. Pluraj partoprenantoj elpensis vere interesajn artaĵojn (kelkajn vi povas trovi en Esperantisto slovaka 1/2009).

La programo mem estis riĉa kaj havis plurajn flankojn: prelegojn, kursojn, ekskursojn, koncertojn – ne eblas mencii ĉiujn interesajn programerojn, do eble nur propra elekto:

  • prelegoj: pri E©l, Granda Moravio, ekologio, kuracaj herboj, revuo Esperanto;
  • ekskursoj: al Tatra-montaro, al subčiela muzeo Pribylina kaj hotelo Esperanto, montgrimpado al Poludnica:
  • sukcesaj koncertoj: de hiphopa grupo La Pafklik, pola bardo Georgo Handzlik, roka bando Dolchamar,
  • alternativuloj La Perdita Generacio kaj fama jOmO;
  • ceteraĵoj: seminarieto “Flugiloj da mafacila vento”, Novjara balo, Teatra horo, Mezepokaj dancoj, Kultura kaj Lingva Festivalo.

Enkadre de AS okazis ĉi-foje ankaŭ la tradicia, jam 27-jara aranĝo de LEK — renkontiĝo de esperantistoj – turistoj kaj vojaĝantoj “Poludnica”.

La aranĝo pruvis ke jes eblas realigi ankaŭ grandajn aranĝojn en Slovakio, ke ekzistas potencialo kaj renaskiĝas junularo, kiu jam maturiĝas por estonte vigle kaj sperte okazigi bonkvalitajn E-aranĝojn.

Samtempe kiel unua eksterlanda AS ĝi estis tamen verŝajne ankaŭ la lasta AS entute — almenaŭ se sukcesos planoj de la organizantoj de kaj AS kaj IS aranĝoj. Tiuj dum la jaro 2008 interkonsentis okazigi komunan aranĝon — sub la nomo “JES – Junulara E-Semajno”, alterne en Pollando kaj Germanio — kaj kunigi tiel partoprenantojn da ambaŭ aranĝoj “sub unu tegmenton”. Premiere okazos JES ĉi-jarfine en Zakopane. Do bonvenon al nova etapo de novjaraj junularaj E-aranĝoj kaj bonvenon al JES!

PS: dum Ago-Semajno ankaŭ aperis nova E-verko, la unua eldonaĵo de SKEJ-prezidantino Katka Nosková “Slovaka konversacio skize” – la libreton ricevis čiuj AS-partoprenantoj. Pli detale pri la libreto en la rubriko “Recenzo-Aperis” (en revuo Esperantisto slovaka).

RIM.: Pri la Ago-Semajno vidu pli ĉe la hejmpaĝo aŭ videaĵojn kaj fotojn en la retejo de LEK

(Aŭtoro estis loka kunorganizanto de AS. Artikolo prenita de Esperantisto Slovaka 1-2009)

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *