Press "Enter" to skip to content

La revuo Kontakto invitas kontribui al la numero, dediĉita al literaturo

Ĉiuj estas invitataj kontribui al la revuo “Kontakto”, kies temoj estas prezentitaj sube. Okaze de ajnaj demandoj, bonvolu demandi min: kontakto(heliko)tejo.org

Numero 2007:6. La ĉef-temo – “Literaturo” La legantoj de “Kontakto” estas invitataj paroli pri literaturo. Temas kaj pri la literaturo ĝenerale (historio, skoloj, problemoj), kaj pri apartaj literaturaj verkoj. Rakontu pri la famaj verkoj, aperintaj en via gepatra lingvo – alilandanoj, kiuj plej ofte konatiĝas kun la tradukoj ofte ne scias kaj ne komprenas la detalojn kaj nuancojn de la verko, por ne paroli jam pri la historia fono kaj kaŝita enhavo. Per Esperanto interŝanĝu la informojn pri la nacilingva literaturo! La informoj pri malmulte konataj verkoj aŭ pri literaturaĵoj en “malgrandaj” lingvoj estas aparte interesaj! La limdato – la 10a de decembro.

Numero 2008:1. La ĉef-temo – “Neordinaraj hobioj” Ni ĉiuj havas proprajn ŝatokupojn, kiuj foje estas tute nekutimaj. Ĝenerale, inter esperantistoj la homoj kun neordinaraj hobioj estas tre multaj, ĉar Esperanto mem ja estas unu el sufiĉe neordinaraj manieroj pasigi la tempon. Rakontu pri viaj hobioj, pri viaj ŝatataj okupoj, pri tio, kiujn neordinaraĵojn vi faras dum libera tempo – kaj legu la similajn konfesojn de aliaj legantoj de “Kontakto”! La limdato – la 1a februaro.

Transprenite el esperantujo.org

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *