Press "Enter" to skip to content

Esperanto en universitatoj

Universitatnivele: pleje en Azio

Fine de januaro 2006 esperanto estas instruata almenaŭ en 69 universitatoj en 24 landoj. Plej multaj kursoj (18) estas en Ĉinio, kaj entute en Azio estas preskaŭ duono da kursoj – 32 inkluzive de tri kursoj en la azia parto de Ruslando (Jekaterinburg, Niĵnij Tagil, Vladivostok). 24 kursoj estas en Eŭropo kaj 13 – en Ameriko.

Nombro laŭlande: Aŭstrio 1, Belgio 1, Brazilo 4, Bulgario 1, Ĉeĥio 1, Ĉinio 18, Germanio 5, Hispanio 2, Hungario 2, Israelo 1, Italio 1, Japanio 6, Korea respubliko 3, Kostariko 2, Kubo 1, Litovio 2, Meksiko 1, Nederlando 1, Pollando 3, Ruslando 5, Svedio 2, Usono 4, Uzbekistano 1, Venezuelo 1.

„Verŝajne estas aliaj kursoj, kiuj ne estas menciitaj en la listo, – komentas Germain Pirlot. – Gravega problemo estas trovi informantojn. Ĝenerale, mi mencias sciigon ricevitajn de la instrugvidantojn mem. Ĉiam bonvenos sciigoj pri kursoj, kiuj ne estis menciitaj en tiu januara listo, ĉar mi klopodos daŭre ĝisdatigi ĝin.“

Dezirantoj ricevi la tutan liston kun detalaj informoj pri ĉiu kurso, petu ĝin rete ĉe gepir.apro(ĉe)pandora.be.

(Aŭtoro HaGo)

Vigla sesio en Universitato Adam Mickiewicz

Inter 28 jan kaj 3 febr okazis dua sesio de la Interlingvistikaj Studoj de UAM (Universitato Adam Mickiewicz en Poznań, Pollando) por 25 gestudentoj el 12 landoj.

Jenaj kursoj okazis: enkonduko en morfologion kaj sintakson kun ekzemploj el diversaj lingvoj (Michael Farris), Esperanta literaturo de dua periodo (Lidia Ligęza kaj Tomasz Chmielik), interlingvistiko 2 (Věra Barandovská-Frank, Bradio Moro) kaj Esperanta gramatiko 1 (Ilona Koutny).

(Aŭtoro d-rino Ilona Koutny, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj)

Brno: Esperanto 1, Esperanto 2

En Pedagogia fakultato de la universitato Masaryk en Brno (Ĉeĥio) sukcese finis la studobjekton Esperanto 1 (por komencantoj) 17 studentoj. Ili lernis laŭ videokursoj Mazi en Gondolando a Mazi revenas.

Dek studentoj jam registriĝis por Esperanto 2, instruota dum la printempa semestro. Pliaj du studentoj sukcesis per studkontrolo en la studobjekto Klerigkibernetiko, instruata en Esperanto.

(Aŭtoro Josef Vojáček)


(Artikoloj transprenitaj el La Ondo de Esperanto 3/2006,
mallongigitaj)

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *