Press "Enter" to skip to content

Venu al IJK 2005!

Jam 250 personoj aliĝis al la Internacia Junulara Kongreso 2005 en Pollando. La laǔvica aliĝanto povas esti ĝuste vi! Kial ne destini semajnon el via somero por veni al la belega, montara, senkula, sudpollanda urbo Zakopane.

La kongresa temo estas „Unueco en diverseco”. Partoprenu lingvan festivalon, kiu prezentos al vi riĉon de lingvoj. Eksciu, kiujn problemojn havas handikapuloj. Krome, ni garantias al vi, ke dum la kongreso okazos prelegoj, diskutgrupoj kaj aliaj programeroj pri multaj aspektoj de egalrajteco.

Ni havas ankaǔ multajn proponojn speciale por vi. Vi povos rigardi unikan lokan arkitekturon kaj folkloron de la urbo Zakopane, la ĉefvintra sportejo en Pollando! Certe valoras ekskursi al la Nacia Parko de Tatry–montaro, kie vivas diversaj bestoj: ŝafoj, marmotoj, ursoj kaj ĉamoj.

Ĉu vi iam manĝis ŝafan kaj kapran fromaĝon? Se ne, vi baldaǔ havos okazon por tio. Ni proponas al vi partopreni en elfarado de montara fromaĝo el ŝafa lakto. Vi longtempe memoros ĝian bonguston.

Tre grava afero dum IJK estos eksurso al unu el la plej malnovaj salminejoj en Eǔropo, Wieliczka (Vjeliĉka). Tie vi povos promeni laǔ longaj koridoroj, viziti subteran kapelon konstruitan el salo kaj sperti, kiel dum jarcentoj laboris la salministoj. Vjeliĉka estas unu el la plej interesaj ejoj en Pollando.

Kadre de la programo okazos ankaǔ multaj E-diskutoj, prezentado de E-filmoj kaj tutnoktaj diskotekoj. Montara klimato helpos vin bonege ripozi. Ĉeokaze eblos iom babili aǔ diskuti kun esperantistoj el la tuta mondo kaj renkonti novajn amikojn!

Zakopane situas en tre oportuna loko. El Krakovo, oni veturas tien buse nur du horojn. Estas ankaǔ multaj aliaj ebloj de transporto, ĉar somere al Zakopane venas amaso da turistoj. Ankaǔ el la slovaka urbo Poprad oni atingas Zakopane dum ĉirkaǔ du horoj.

Se vi ankoraǔ ne planis vian feriadon, antaǔ vi estas nekredebla ŝanco… Tri gravaj aranĝoj dum unu vojaĝo! Antaǔ IJK en Pollando vi povas partopreni UK-n en Litovio. Poste vi venas al Zakopane kaj finfine veturas al IJS en Hungario. Vi neniam forgesos tiun internacian sperton…

La alta protektanto de la kongreso en Zakopane estos la prezidento de Pollando, Aleksander Kwaśniewski.

Ni invitas vin al Zakopane ekde 31-a de julio ĝis 7-a de aǔgusto 2005. Pli multe da informoj vi trovos en la ttt-ejo http://www.tejo.org/ijk.

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *