Press "Enter" to skip to content

Slovakia esperanta junularo informas

Ĉijara IJK proksimege al Slovakio
Kiel eble vi jam scias, la ĉijara IJK (Internacia Junulara Kongreso – kvazaŭ UK por gejunuloj) okazos ege proksime al Slovakio, en ĉarma pola urbeto ZAKOPANE. Krome ĝi komenciĝos tuj unu tagon post la UK en Litovio, do revenonte el Litovio povos ĉiu iom halti duonvoje hejmen kaj ĝui ankaŭ tiun ĉi junul-freŝan kaj program-plenan okazaĵon. Krome – se vi volus iamaniere ankaŭ kontribui al la programo, helpi al organizantoj, vi estas kore bonvenaj. Ĉiu mano (kaj kapo) utilos, ĉu ero de la programo estos pliriĉiĝo de la tuto. Vi povas anonci sin ĉe mi, organizanto de la ĝenerala programo (Petro BALÁŽ) je la retadreso petro@ikso.net, aŭ telefone al la numero +421 902 203 369.
Dato de la lJK estas ekde la 31-a de julio ĝis la 7-a de augusto 2005 kaj la temo estas: Unueco en diverseco. La aliĝiloj kaj ĉiuj aliaj informoj troveblas sub: www.tejo.org/ijk.

SKEJ-ano kiel TEJO-volontulo
Kun ĝojo ni eksciis, ke Martin MINICH, nia juna aktivulo kaj estrarano de SKEJ, estis elektita kiel TEJO-volontulo por ROTERDAMO.
Martin MINICH (Marteno MINIĤ) estas aktiva esperantisto ekde la jaro 2000. En 2003 li helpis refondi SKEJ – la landan sekcion de TEJO en Slovakio. Li aktivas ankaŭ kiel tradukanto kaj lingvohelpanto de la paĝaro www.lernu.net kadre de la projektaro E@I, kiun li novembre 2004, prezentis ĉe KAEST. Al liaj plej grandaj hobioj apartenas petveturado, kantado / deklamado / repado, tradukado kaj linuks-uzado. Dum sia deĵorado kiel TEJO-volontulo li ŝatus kontribui al glata inform-fluo ene de Esperantio, kaj ankaŭ inter Esperantio kaj la ekstera mondo.
Sinceran gratulon, Marteno!

Revuo JUNA AMIKO abonebla en Slovakio
Ekde la oktobro 2004 eblas aboni revuon Juna amiko ankaŭ en Slovakio – ĉe Peter BALÁŽ (rete: – petro@ikso.net aŭ telefone: +421 902 203 369). La gazeto havas jenajn leganto-grupojn:

  • infanojn (interalie el esperantaj familioj)
  • lernejanojn, kursanojn kaj iliajn instruistojn
  • junulojn en grupoj kaj solaj
  • komencantoj de ajna aĝo.

La presita revuo aperos trifoje jare, enhavos pli da pagoj ol antaŭe (kiam ĝi aperadis kvarfoje), pli da bildoj, novaj rubrikoj…
La revuo havas sian parton ankaŭ en la ret-pago www.lernu.net (sub Juna Amiko en la biblioteko), kie aperados kaj aldoniĝos informoj de la reta Juna amiko 12-foje jare.
Por pli da informoj rigardu: www.ilei.info – sub Juna amiko.
La abonkotizo (por Slovakio) por la jaro 2005: l ekz. 9 eŭroj jare, ekde 3 ekz. 7 eŭroj jare.


Transprenite al Esperantisto slovaka 4/2004 kaj Revuo Esperanto, januaro 2005.
Modifite

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *