Press "Enter" to skip to content

La internacia esperantokurso en Zakopane

Bedaŭrinde, pro malmulteco de la aliĝintoj la kurso ne okazos.

La esperantokurso por komencantoj okazos tuj antaŭ la Internacia Junulara Kongreso en Zakopane (ĉarma montara urbeto en Pollando). Lernu Esperanton dum unu semajno kaj tuj uzu ĝin partoprenante la aranĝon!

La kurso estos gvidata de spertaj instruistoj, kiuj uzos la tiel nomatan “rektan metodon”. Tio signifas, ke ekde la unua tago oni parolos nur Esperanton. Tio garantias, ke vi atingos bonegajn rezultojn post tre mallonga tempo. Vi havos kontakton kun viva lingvo. Danke al tio vi rapidege memoros novajn vortojn kaj gramatikajn regulojn.

La kurso okazos en Zakopane, de la 24-a ĝis la 30-a de julio (tuj antaŭ la kongreso!). Vi havos lecionojn de mateno ĝis posttagmezo. Vespere kaj nokte vi povos amuziĝi partoprenante organizatajn de ni aranĝojn aŭ ĝui la noktan vivon de la urbo.

Vi povos dormi sur matraco en amasloĝejo (dormosako estas kunprenenda!) kaj manĝi en la lerneja manĝejo. Se vi deziras, vi povas mem zorgi pri alia loĝejo.

Por slovakiaj loĝantoj la kurso kostas 110 eur (por tuta semajno). La prezo inkluzivas lokon por dormi (sur lita matraco en lernejo), tri manĝojn tage kaj la kurson (kun materialoj).

Vi povas aliĝi ĉe retpaĝo de kurso.

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *