Press "Enter" to skip to content

SAT kongresis en Bratislavo

Inter la 14-a kaj 21-a de aŭgusto – ĉi-jare paralele kun Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj – kongresis Sennacieca Asocio Tutmonda en Bratislavo, Slovakia.

Partoprenis pli ol 140 personoj el 19 landoj. Plimulto el la partoprenantaro venis el Francio, kie SAT havas plejmulton da membroj. Sabato, la 14-a de aŭgusto, estis la tago de bonvenigoj kaj por konatiĝo kun la urbo.

La oficiala malfermo de la Kongreso okazis dimanĉe matene. La kongreson salutis Petro Chrdle, prezidanto de la
loka kongres-komitato, sekvis salutvortoj de Alica Komlóši, kiu skizis la historion de la urbo Bratislavo. Salutvortojn de Renato Corsetti peris Marija Belošević.

En sia inaŭgura parolado Jakvo Schram, prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT, parolis pri Eŭgeno Lanti, la ĉefa fondinto de SAT, kiu naskiĝis antaŭ 125 jaroj. Li substrekis, ke Lanti konsekvence kondamnis la fanatikecon, ne malpli decide ol (kiel poste restis pli memorate) la esperantistan politikan neŭtralismon.

SAT-kongreso konsistas ĝenerale el kvar partoj: ekskursoj, prelegoj, kiuj prefere rilatas al politikaj aŭ lingvaj temoj, kunsidoj de diversaj Frakcioj de SAT, kaj plej grave laborkunsidoj kiuj estas la jarkunveno de la asocio. La ekskursoj estis tre ŝatataj de plejmulto el la partoprenantoj kaj certe helpis sukcesigi la kongreson.

Eble iom tro oni parolis en la prelegoj pri la lando Slovakio kaj la urbo Bratislavo kaj ne sufiĉe pritraktis
politikajn problemojn, kiuj certe ankaŭ en Slovakio ekzistas. Tre gravaj estis la kunsidoj de Frakcioj de SAT, grupoj de
homoj, kiuj defendas saman politikan koncepton kaj klopodas prezenti sur sia politika kampo Esperanton kiel plej ĝustan rimedon por komuniki trans lingvaj limoj. Anoj de la komunista Frakcio eĉ rezignis partopreni ekskursojn pro multe da laboro. Certe la komunista Frakcio bonŝancas kun la nuna gvidanto de la Frakcio, la konata aktivulo Stan Keable. Aliaj Frakcioj kiuj kunvenis estis la Liberecanoj, Sennaciistoj, Ekologiistoj, Ĉielarko (defendo de la rajtoj de aliaj formoj de seksumado kiel gejoj ktp). Ĉi-jare oni klopodis krei Humanistan Frakcion, sed diskuto montris ke jam la statuto de SAT bone substrekas la humanisman idearon de la asocio kaj aperis demando, ĉu necesas aparta Frakcio kies idearo jam troviĝas plene
en la asocio?

Kunvenis kun pli da sukceso ol kutime la Junulfako, precipe dank’ al la samtempe okazanta ILEI-Konferenco (ILEI pritraktas instruadon de Esperanto kaj havas plejparte junajn membrojn.)

Fondiĝis Por-Esperanta Fako. Ĝis nun SAT ne pritraktis instruadon aŭ disvastigadon de Esperanto. Montriĝis tamen, ekzemple dum Eŭropa Sociala Forumo, okazinta en St Denis (Pariza regiono) la neceso ke SAT pritraktu ankaŭ ĉi tiun temon. Gary Mickle estas la iniciatinto kaj motoro malantaŭ la projekto, kiu eble povus altiri novajn membrojn.

Dum la politika forumo, kiu okazis mardon la 17-an de aŭgusto, oni vigle diskutis pri la temo Honesta Merkato (Fair Trade). La ĝeneralaj laborkunsidoj, kelkfoje la okazejo de tempestoj en SAT, estis ĉi-foje nekutime pacaj. Aprobiĝis la Regularo de la Por-Esperanta Fako, kiu celas i.a. informi pri Esperanto kaj varbi por SAT en regionoj kaj medioj ekster la atingopovo de la LEA-oj 1), tute aparte per interreto, faciligi interŝanĝon de informiloj en la SAT/LEA-medio kaj stimuli la debaton pri informstrategiaj konceptoj. Debato pri la rilatoj kun la Esperanta Civito evidentigis preskaŭ senescepte kritikan sintenon pri tiu organizaĵo, kvankam plimulto voĉdonis por la ne-pritrakto de mocio celanta ĉesigi formalajn rilatojn
inter SAT kaj ĝi.

—–
1) LEA – Laborista E-Asocio

—–
(Transprenite el Esperanto revuo, novembro 2004 )

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *