Press "Enter" to skip to content

Respondo de SKEJ al diskuto kun vicĉefministro Pál CSÁKY

La 23-an de movembro 2004 en la diskuto kun slovakia vicĉefministro Pál CSÁKY ĉe chat.sme.sk oni parolas ankaŭ pri lingvoj en Eŭropa unio kaj pri Esperanto. Ĉar Slovakia esperanta junularo ne povas konsenti kun iuj esprimoj de s-ro Csáky, ni decidis sendi al li tiuvortan leteron:

Estimata sinjoro vicĉefministro,

katenis nin diskuto kun Vi, kiun retpaĝo http://chat.sme.sk peris al ĝiaj legantoj. Permesu al ni esprimi nian opinion pri Viaj esprimoj.

DEMANDO: Kian prioritaton vi donas al la lukto por lingva kaj kultura samrajteco?

GASTO: La lingva kaj kultura diverseco estas tuteŭropa valoro. Mi memcertas, ke plimulto da la nobelpremiitoj devenas el Eŭropo, ĉar la lingva diverseco kreas el homo estaĵon kreeman kaj malfermitan. Mi memcertas, ke baze de tiuj valoroj ankaŭ slovakiaj civitanoj havas en eŭropa kadro gravegan ŝancon.

VIDPUNKTO DE SKEJ: La lingvaj kaj kulturaj samrajteco kaj diverseco konservendas. Endas, sed ne estas. (Sufiĉas trairi stratojn de urbocentroj, ekz. de Bratislavo kaj Prago, ĉie al homo atakas lingva hegemonio de la plej forta lingvo. Kiel ekzemplo povas servi antaŭnomigo de „Slovenská krčma“ al „Slovak Pub“ aŭ firmao „Slovenské telekomunikácie“ al „Slovak Telecom“.) Ĝis nun dum historio ĉiam superis la lingvoj de la plej fortaj nacioj. Eble ĵus nuna epoko de plifortiĝo kaj plilarĝiĝo de Eŭropa Unio, de akcentado kaj serĉado de „eŭropa identeco“ venis la tempo por diskuto pri lingva politiko: Endas klare kaj laŭte diri, ĉu ni apogos al politiko de fakta ‚lingva imperialismo‘, aŭ provos serĉi nova solvo laŭ principoj de ‚lingva demokratio‘.

Oni forgesas, ke lingvo havas la du samegalajn funkciojn: krom ĝi estas la komunikilo, ĝi ankaŭ kreas la identeco. Pri tia temo ni rekomendas artikolon „Eŭropa identeco mallonge“ de Z. Tišljar.

DEMANDO: Pli kaj pli da eŭropaj postenoj estas rezervitaj al denaskaj parolantoj de la angla (‘English mother tongue only’: vidu liston de 700 dunganoncoj ĉe www.lingvo.org/diskriminacio). Ĉu laŭ vi neŭtrala lingvo kiel Esperanto estus perspektive bona solvo por lingva diskriminacio en Eŭropa Unio de 20 oficialaj lingvoj?

GASTO: Bedaŭrinde laŭ mia opinio Esperanto ne havas ŝancon estiĝi nova universala lingvo de Eŭropo. Ŝajnas, ke ĉiu eŭropa civitano devos scipovi minimume tri lingvojn. Unu tuteŭropan, lingvon de ties ŝtato, aŭ regiono, kaj lingvon de pli proksima regiono, aŭ gepatran lingvon. Multlingveco estos tuteŭropa postulo.

VIDPUNKTO DE SKEJ: En via respondo vi ofertas nenian konkretan metodon, kiel foriĝi diskriminacio laŭ nacia/lingva bazo, pri kiu ni atentigas en la unua parto de nia demando. Plano de „universala trilingveco“ estas tre malkonkreta kaj ĝia farebleco dependas de konkreta formo.

Unue ne klaras, kia lingvo estus „tuteŭropa lingvo“. Se ni en tiu rolo akceptus kiun ajn nacian lingvon, ni ebligus tutvivan diskriminacion de niaj civitanoj (se ni ne suspektas ke tian lingvon faros iu el denaskaj lingvoj de slovakiaj civitanoj) kaj katastrofa influo al lingva situacio kaj en Slovakio kaj en tuta Eŭropo.

Lernigi ĉiujn Eŭropanojn du fremdajn ligvojn (je bona nivelo!) ŝajnas pli kiel naiva deziro, ol praktika plano, se ni konscias pri la sukceseco de lingva lernado en (ne nur) niaj lernejoj (kiu grandparte dependas de lingvaj ecoj de instruataj lingvoj)

Ni ne timias kun vi pri ŝanco de Esperanto: Esperanto estas fakte provita modelo, kiu en komunumo de siaj parolantoj certigas internacian komunikadon egalan, rektan kaj universalan: komunkado per Esperanto estas realigita lingva demokratio. Ĉar Esperanto bone influas al lernado de postaj fremdlingvoj, Esperanto estas ŝlosilo al multlingveco. Esperantistaro ne deklaras multlingvecon, lingvan ekologion kaj egalrajtan komunikadon kiel neklarajn planojn: ni tiujn celojm plenumadas nun kaj ĉi tie.

Tio okazas, ĉar Esperanto estas pro siaj internaj lingvaj ecoj „optimigita por alialingva uzanto“ kaj diferenco inter denaska kaj nedenaska parolnatojn estas minimuma aŭ nenia.

Ne ekzistas malfavora pruvo, ke tiu modelo ne eblas adapti kaj apliki en granda kadro (ekz. en Eŭropa unio). Mankas nur politika decido.

DEMANDO: Eŭropa Unio subtenas la lernadon de ĉirkaŭ 30 lingvoj pere de diversaj programoj (ekzemple Lingua, Socrates, ktp). Ĉu vi subtenas la inkluzivigon de Esperanto inter la lingvoj elekteblaj por tiaj eŭropaj programoj?

GASTO: Principe jes, sed Esperanto laŭ mi ne havas ŝanco esti universale uzebla.

VIDPUNKTO DE SKEJ: Ni bonakceptas deklaritan apogon, sed dua parto de via demando surprizas nin, ĉar malharmonias kun niaj personaj spertoj. Ni Esperanto uzas, multaj ĉiutage, por la komunikado kun homoj el dekoj da landoj. Malgraŭ tio, ke multaj el ni scipovas pliaj fremdaj lingvoj, Esperanto estas por ni la plej efika komunikilo. Ankaŭ se Esperanto ne ricevos subteno de oficialaj aŭtoritatoj, ĝi restas kulture kaj lingve tre interesa projekto. Indas diri, ke en aprilo 2004 eŭroparlamentanoj balotas pri propono de itala deputito Dell’Albu esplori uzo de Esperanto kiel pontlingvo de la interpretado en Eŭropa parlamento. El 208 voĉdonataj 120 (=43%) voĉdonis pro esperanto.

KONKLUDOJ

Lingva politiko estas tikla temo (ŝajnas ke pro tio ĉiuj prezidantaj ŝtatoj evitas tiun temon — malgraŭ promeso de ĝia malfermo). Sed ni kredas, ke ĵus nun, kaj ĵus ĉi tie (en la pligrandiĝanta EU) estas tempo por malferma diskuto pri tia tre aktuala temo.

Ni bonakceptas, ke ĵus via politika parto, kiel unusola antaŭ balotoj en Eŭropan Parlamenton respondis al nia demandaro pri lingva politiko.

Ni ankaŭ akceptas kun ĝojo, ke Nacia Konvento pri Estonteco de Eŭropo (pli precize ĝia IX-a laborgrupo: Lingva politiko en plilarĝanta Eŭropo) pridiskutadas tiun problemaron kun laŭdeva zorgemo, kaj ni esperas, ke mastroj de publikaj aĵoj laŭdeve zorgemas pri ĝiaj konkludoj.

EU jam havas proprajn himnon, flagon, monojn kaj frue ankaŭ konstitucion. Sed komunan lingvon ne havas (pro tio Eŭropanoj ne povas komune kanti sia himno, pro tio estas bankbiletoj de EURO mutaj – sen teksto). Eble fine venis tempo elekti neŭtralan, facilan kaj efektivan lingvon por supernacia komunikado.

Antaŭ, oni decidos pri solvoj de iu problemo, oni devas esplori ilin – tio estas en la scienca mondo kutima konduto. Kaze de inrenacia lingva problemo tio okazadis rare. Pro tio ni petas Eŭropan union, por ke ĝi, anstataŭ apriora rifuzado, serioze prijuĝu ĉiujn variantojn, inkluzive uzon de internacia lingvo Esperanto.

Estimata sinjoro vicĉefestro, ni dankas al vi pro via atentemo, kiun vi dediĉis al nia vidpunkto, kaj ni ĝojas je daŭra kunlaboro. Ni esperas, ke Eŭropo sukcesos laŭ slogano “Kune en diverseco” finfine trovi solvo de komunika problemo, kiu ebligos al Eŭropanoj paroli komune per unu voĉo kaj samtempe konservi lingva kaj kultura diverseco, kiu dumeterne estas riĉeco de nia kontinento.

Kun kora saluto

Peter Baláž prezidanto de SKEJ

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *