Press "Enter" to skip to content

La 3-a SKEF-Kongreso

(redaktrimarkoj:
SKEF – Slovakia Esperanta Federacio
SKEJ – Slovakia Esperanta Junularo
ERSO – Esperanta Regiona Societo
ESO – Esperanta societo, Bratislava
MEL – Mezslovaka Esperanto Ligo
OSES – Okcidentslovakia Esperanta Societo
UEA – Universala Esperanto-Asocio)

BREZOVÁ POD BRADLOM, 28. – 30. de majo 2004

La SKEF-kongreso, kiun organize certigadis ESO-anoj, okazis en agrable ekipita Misia centra de evangelia junularo. La partoprenantoj komencis kolektiĝi jam vendrede antaŭvespere. Vespere okazis publika kunsido de SKEF-konsilantaro, kiu ĉefe servis por pliklariĝo de la starpunktoj inter la junaj kaj pli aĝaj SKEF-membroj kaj serĉado de la novaj membroj de la
estraro.
La kongreso mem komenciĝis sabate antaŭtagmeze per komuna kantado de E-himno. Post la posttagmeza ekskurso al la tombomonumento de M. R. ŠTEFÁNIK ĝi daŭris per la antaŭvespera diskuto kaj finiĝis per la akcepto de la rezolucio kaj kantado de Eŭropa himno dimanĉon antaŭtagmeze.
Bone kaj sperte gvidis ĝin sinjorino Helena SERES, kiu komence petis pri la minuto de silento por niaj forpasintaj samideanoj Vladimír NĚMEC el ŽILINA (forpasis la 6-an de majo 2004), Jozef KRISTIÁN el DUNAJSKÁ STREDA (forpasis
la 18-an de februaro 2004) kaj Anna HORŇÁKOVÁ el SENICA N/MYJAVOU (forpasis la 17-an de marto 2004). Estroj de unuopaj teritoriaj organizaĵoj raportis pri siaj agadoj (La jarkunveno de MEL okazis sabaton senpere antaŭ
la kongreso), pri la agado kaj mastrumado de SKEF raportis ĝia prezidantino Mária TOMAŚOVIĆOVÁ. Pri la agado de SKEJ raportis Martin MINICH.
La enspezoj de SKEF-mastrumado en la periodo ek de la 1-a de januaro 2003 ĝis la 28-a de majo 2004 konsistis el la membro-kotizoj, partoprenkotizoj por la SKEF-kongreso kaj la jarkunveno en B. ŠTIAVNICA, abonpaĝoj por Esperantisto Slovaka. La elspezoj rilatas al presado kaj dissendo de Esperantisto Slovaka, antaŭpago por la eldonado de ES, UEA-membrokotizo
por la jaro 2003, la funebra florkrono kaj la organizaj elspezoj.
La mandata komisiono konstatis partoprenon de 27 delegitoj, en tio 7 ESO-anoj, 2 OSES-anoj, 13 MEL-anoj, 1 ERSO-ano, 5 SKEJ-anoj (partopre-nis ankau tri gastoj el Ĉeĥio, Hungario kaj Austrio; la lastaj du tamen estas anoj de ESO). Por la estraro de SKEF estis balotelektitaj Juraj GONDŽÚR kiel prezidanto, Peter BALÁŽ kiel vicprezidanto, Mária TOMAŠOVIČOVÁ kiel mastrumantino. La ĉefdelegito restis Milan NEUBELER. Al la redakta konsilantaro de Esperantisto Slovaka, kiu restis sub la gvidado de ties ĉefredaktoro Ľubomír FAJTH, aldoniĝis Rastislav ŠARIŠSKÝ kiel respondeculo pri interretaj novaĵoj kaj forpasintan lingvan redaktoron Vladimír NĚMEC anstataŭis Magda ŠATUROVÁ.
Dum la diskuto oni traktis eventualan aniĝon en Eŭropa E-Unio, ŝanĝon de la statuta sidejo de SKEF, aniĝon de teritoriaj organizaĵoj en SKEF (laŭstatute SKEJ, kiu ne estas teritoria organizaĵo en senco de la SKEF-statuto, povas es-
ti kunlaboranta organizaĵo), serĉis novan ĉefredaktoron por redakta konsilantaro de Esperantisto Slovaka, audis pri recenzo de noveldonita E-lernolibro en Učitelské noviny (Porinstruista ĵurnalo) kaj intervjuo kun Alica KOMLÓŠI
kaj Martin MINICH en Rock FM Radio, starigis demandojn pri nederlandaj bildoj kaj biblioteko, kiuj estis posedaĵoj
de SEA, kompilis kalendaron de SKEF-aranĝoj por kuranta jaro, komisiis Stanon MARČEK reprezenti SKEF-on dum la ĉijara UK
en PEKINO, konstatis intereson pri la partopreno dum la venontjara UK en VILNIUSO, aŭdis informon pri SAFE-arangajoj, kaptis
ideon pri ĉerpado de mono el eŭropa fonduso pri regiona kunlaboro.
Bonan punkton al la diskuto donis la opinio de nia hungara gasto László TÓTH el Pécs pri tio, ke unue ni mem devas bone paroli Esperanton, ĉar aliel ni ne havas rajton proponi ĝin kiel la parollingvon por la aliaj; nur la praktika uzado de Esperanto en ĉiutaga vivo povas kapti atenton de aliuloj.

La rezolucio el la tria kongreso de SKEF konstatis, ke la partoprenintoj
– akceptis informojn pri la agado de la teritoriaj organizaĵoj (ESO, OSES, MEL) en la jaro 2003 kaj pri la agado de SKEF en la sama jaro;
– komisiis al OSES organizi la tutslovakan renkontiĝon en majo 2005, al la SKEF-estraro fari paŝojn por ekscii pli da informoj pri Eŭropa E-Unio kaj kaze de la ambaŭflankaj avantaĝoj aliĝi dum la novembra SKEF-konsilantaro kaj sekve plialtiĝi la SKEF-kotizon por la jaro 2005 je 50 kronoj;
– aprobis proponon de la agado por la jaroj 2004 – 2005; ŝanĝon de la Statuto en la punkto ‘sidejo’, kiu translokiĝu el POPRAD al ŽILINA; redaktan skipon de Esperantisto Slovaka; kiel novaj anoj de SKEF la E-klubojn en ŽILINA, MARTIN, L. MIKULÁŠ kaj POVAŽSKÁ BYSTRICA (kiuj laŭstatute devas skribe peti pri la aniĝo);
– elektis novan estraron de SKEF, ties revizoron kaj ĉefdelegiton.

Transprenite el Esperantisto Slovaka 2/2004

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *