Press "Enter" to skip to content

Jubilea 60-a IJK en Rusio (Bunta semajno en Esperantio)

Inter la 10-a kaj la 17-a de julio 2004 okazis jubilea 60-a IJK (Internacia Junulara Kongreso) en rusa regiono Vladimir (ĉ. 300 km oriente de Moskvo), en arealo de porinfana refreŝiĝa centro „Berjozka“ apud urbo Kovrov. Kongresa temo estis: Internacie June Kune. Kaj ĝi vere meritis tiun nomon. Ĉeestis ĉ. 360 gejunuloj el 27 landoj. Kaj programo? Bonega!!!
La plej granda problemo estis kun manko de tempo – kiam samtempe okazis pluraj interesaj, gravaj programeroj (Por mi ekzemple estis tre malfacile samtempe ĉeesti TEJO kunsidoj, kie mi prezentis SKEJ – kiel petanton iĝi landa sekcio (LS) de TEJO kaj samtempe (sed aliloke) devis prizorgi administraj aferoj por „flugil-seminario“.).
Ja je enuo certe neniu povis plendi. Mi volas ankaŭ esprimi mian dankon al tuta organiza teamo, kiu vere mirige zorgis pri ĉio kaj ege helpis al la flua trapaso de la IJK.

Mia ĉeesto havis du partojn: a,ripozan kaj b,laboran. Kio okazis kaj enhavis ĉiu el ili?
a. Ripoza (amuziga) – 1. revido de malnovaj amikoj (vere multaj) kaj ekkono de novaj (ankaŭ abundis)
– 2. ioma malkovro kaj observado de rusa kulturo, konduto, lando, pensmaniero
– 3. lernado de rusaj dancoj J
– 4. ĉeesto je la teatra festivalo, koncertoj, teo-ceremonio, diskotekoj,…
b, Labora – 1. administra helpo por la porinstruista seminario „Flugiloj de malfacila vento“, kun aktiva ĉeesto
– 2. ĉeesto de la TEJO kunsidoj, kun propra prezento de SKEJ kiel onta LS de TEJO kaj sekve mia envicigo en komitatanojn A
– 3. ĉeesto je la „Festivalo de kulturoj“ – reprezentinte Slovakion
– 4. prezento de faka sekcio de TEJO – E@I kaj ĝiaj projektoj

Ambaŭ partoj mi strebis kontentigi kaj ĝuste plenumigi. Tempo ja mankis por ambaŭ, sed tion ni verŝajne povos eviti dum ĉi-specaj aranĝoj. Tamen mi sukcesis ĉe ĉiuj eroj:
– Seminario sukcesis kaj interesigis homojn
– SKEJ fariĝis LS de TEJO
– Mi iĝis komitatano A de TEJO
– Prezento de Slovakio sukcesis (kelkaj eksciis pri malgranda lando en la koro de Eŭropo novaĵoj, kelkaj aŭdis pri ĝi unuafoje)

Bonega afero de ĉi-jara IJK estis aktiva ĉeesto de partoprenantoj. Oni ludis en teatraĵo, kantis, prelegis, prezentis… kaj tiel kunkreis la programon. Ankaŭ la rusa kulturemo (kantemo, ludemo) tre helpis al IJK estiĝi unu el la plej bonaj ĝis nun.
Kion ankoraŭ aldoni? Eble nur unu: ĉi-specaj aranĝoj havas tian etoson (elkreatan de partoprenantoj mem), kiun ĉeestantoj ne forgesas la tutan jaron kaj ĝi restos en iliaj koroj „enpikita“ poreterne. Kaj se iu el ili hazarde komencos dubi pri la ideo de Esperanto, sufiĉas, se ŝ/li denove (almenaŭ en rememoroj) vizitos IJK-n.

Unu gravaĵo je la fino: en la jaro 2005 okazos la 61-a IJK en pola urbo Zakopane – ege proksime al Slovakio. Mi esperas, ke ni revidos nin tie kaj pligrandigos slovak-ĉeestantaron de IJK.
P.S.: Neniu zorgu pri via aĝo – animstato gravas, ne enskribdato de via naskiĝlisto! Krome – ankaŭ IJK-n apud Kovrov vizitis gesamideanoj ĉ. ekde 3- ĝis 70 jaroj.

La fotogalerio el IJK 2004

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *