Slovenská esperantská mládež – Slovakia esperanta junularo – SKEJ
SKEJ - logo esperanto
Úvod
    O nás
    Články
    Podujatia
    Galéria
    Financie
    Kniha návštev
Enkonduko
    Pri ni
    Artikoloj
    Aranĝoj
    Galerio
    Mono
    Gastlibro

Aj Váš príspevok nám môže pomôcť, prispejte 2% z vaších daní! Ďakujeme!

Dve percenta - baner


Ďakujeme.sk - online dary

slovenčina Tlač/Presu

Hora salajro por Esperanto

Multaj certe emus helpi al Esperanto en Slovakio, sed mankas al ili tempo aŭ eblecoj. Tial estraroj de Slovakia esperanta federacio (SKEF) kaj Slovakia esperanta junularo (SKEJ) lanĉas projekton „Hora salajro por Esperanto“ kaj proponas al vi: donacu al Esperanto ĉiumonate sumon de unu via hora salajro (La sumo kompreneble povas esti pli alta. Kelkaj jam donacas pli, ili simple rondigas la sumon kaj sendadas ĝin ĉiumonate de sia konto).

Hora salajro ne estas tiom granda ke ĝi ege mankus en via hejma buĝeto, tamen kolektonte tian sumon de multaj homoj, nia laboro por Esperanto povas signife evolui. Via financa donaco povas helpi al nia organizoj: plu vivteni la necesajn laborojn farendajn, evoluigi novajn projektojn, informi pri ni al ekstera mondo.

La mono estos dediĉita ekzemple por:

  • funkciado de Esperanta arkivo en Plevník
  • eldonado de informiloj pri Esperanto
  • eldonado de novaj E-verkoj

Kiel donaci?: ekzistas kelkaj manieroj por tio:

  1. SKEJ-banko-konto (756 6488/5200 OTP banka): sendi monon rekte de sia banko-konto al konto de SKEJ estas la plej facila metodo. Kiel „variabilný symbol“ enskribu simple „100“ - tiel ni scios ke la mono estas por la supre menciitaj celoj kaj ke ĝi estas sendita kiel kontribuo al la projekto „Hora salajro por Esperanto“ En la „mesaĝo por ricevonto“ (spáva pre prijímateľa) vi povas mencii vian nomon (ev. ankaŭ naskiĝjaron), por ke ni sciu kiu donacas la sumon.
  2. kontante dum E-aranĝoj en Slovakio Donaci eblas/os ankaŭ dum E-aranĝoj en Slovakio, kie ĉeestos iu de prezidantoj (respektive mastrumantoj) de SKEF aŭ SKEJ al kiuj vi povos transdoni deziratan sumon kaj ricevos konfirmilon pri tio
  3. per UEA-konto de SKEJ (skej-o): Se vi havas vian UEA-konton, vi povas sendi de ĝi monon al konto de SKEJ: „skej-o“

Ĉiujn donacontojn ni aperigos (ankaŭ anonime) en Esperantisto slovaka kaj en la paĝaro www.esperanto.sk, kaj publike dankos al ili.