Slovenská esperantská mládež – Slovakia esperanta junularo – SKEJ
SKEJ - logo esperanto
Úvod
    O nás
    Články
    Podujatia
    Galéria
    Financie
    Kniha návštev
Enkonduko
    Pri ni
    Artikoloj
    Aranĝoj
    Galerio
    Mono
    Gastlibro

Aj Váš príspevok nám môže pomôcť, prispejte 2% z vaších daní! Ďakujeme!

Dve percenta - baner


Ďakujeme.sk - online dary

slovenčinaTlač/Presu
Libera Folio
Firefox nun en Esperanto
Raportoj | 2007-10-02 | Nombro de aliroj: 3977

La populara, libera retnaviga programo Firefox nun ekzistas ankaŭ en Esperanto. La unua versio de la traduko estis publikigita en la lasta semajno de septembro, sed la kompletigo kaj plibonigado de la esperanta versio daŭras. La esperanta traduko estas distribuata kiel aldonaĵo, per kiu eblas kompletigi ajnalingvan version de Firefox. "Mi mem instalis la tradukon, kaj nun uzas ĝin. Ĝenerale ĝi ŝajnas tre bone farita", opinias Bertilo Wennergren.

Firefox, en Esperanto ofte nomata ankaŭ "Fajrovulpo", estas tre populara, senpaga retkrozilo, la plej serioza konkuranto de Microsoft Internet Explorer. Laŭ multaj spertuloj, Firefox estas pli bona kaj pli sekura ol Internet Explorer, kaj pli bone sekvas la validajn normojn.

Multaj preferas Firefox-on ankaŭ pro tio, ke ĝi estas nekomerca produkto, tiel nomata libera programo, kaj ne havas rilaton al la firmao Microsoft. Firefox estas la plej populara krozilo en Linukso, sed ekzistas versioj por ĉiuj popularaj operaciumoj, ekzemple Vindozo kaj Makintoŝo. La esperanta traduko ŝajnas funkcii kun ĉiuj versioj.

Internet Explorer, la krozilo de Microsoft, estas la plej uzata retnaviga programo en la mondo, ĉar ĝi estas aŭtomate liverata kun la populara operacia sistemo Vindozo. Sur la dua loko laŭ populareco estas Firefox, kiu laŭ esploro farita en septembro 2007 estas uzata de 14 procentoj el la retumantoj en la mondo.

La esperantan tradukon dum longa tempo prilaboris teamo gvidata de Eduardo Trápani el Urugvajo. La teamo havis densan kontakton kun alia projekto, la tradukado de la ampleksa libera programaro OpenOffice.org, kaj grandparte sukcesis kunordigi la du tradukojn, tiel ke oni uzas la samajn terminojn en ambaŭ.

- Interalie ĉar mi okupiĝas pri la projekto Komputeko, kiu celas listigi prikomputilajn terminojn, mi provlegis la tradukon. Ni multe diskutis pri kelkaj malfacilaj terminoj, ekzemple pri "to rename". La tradukskipo de OpenOffice.org unue decidis uzi "alinomi", dum en la traduko de Firefox aperis "renomi". Ĉi-kaze la tradukskipo de OpenOffice.org decidis ŝanĝi al "renomi", pro bonaj argumentoj de Eduardo. Indas uzi kiom eble similajn terminojn kaj esprimojn en Firefox kaj en OpenOffice.org (kaj en ĉiuj aliaj tradukoj de komputilaj programoj, fakte), diras Yves Nevelsteen, unu el la aktivuloj de OpenOffice.org.

Bertilo Wennergren estis inter la unuaj instalintoj de la nova, esperanta versio de Firefox. Ĝenerale li estas tre kontenta, kvankam la unua versio ne estas tute perfekta.

- Mi vidis kelkajn erarojn (ekzemple uziĝas "ŝarĝi paĝon" k.s., dum devus esti "ŝargi paĝon"), sed ne temas pri tre gravaj misoj (aŭ eble mi spertis tro da malbonege tradukitaj programoj). En kelkaj lokoj restas anglaj vortoj. Do, la traduklaboro ankoraŭ ne estas tute finita, kaj tio signifas, ke estas eblo, ke la eraretoj, kiujn mi trovis, estos korektitaj.

Libera Folio: Sed la plej multaj esperantistoj ja povas uzi Firefox-on en sia gepatra lingvo. Por kio laŭ vi utilas la esperanta traduko?

- Plej grandan utilon tiaj tradukoj havas, kiam pluraj homoj devas kune uzi komputilon, ekzemple dum Esperantaj kongresoj. Tiajn situaciojn ni vidis abunde en la UK en Jokohamo, kie multaj prelegoj kaj simile estis farataj kun akompana komputila prezento sur granda ekrano. Simile povas esti en oficejoj, en plurlingvaj familioj, kaj tiel plu.

La unuan version de la esperanta traduko oni povas elŝuti en la paĝaro de la tradukteamo. Tie troviĝas ankaŭ instrukcioj pri instalado. Por oportune ŝalti inter la esperanta kaj nacilingva versioj, necesas instali ankaŭ la kromprogrameton Locale Switcher. Poste, kiam la traduko estos tute preta, tiaj artifikoj ne plu necesos, rakontas Eduardo Trápani:

- Unue ni devas havi tute funkciantan lingvan pakon (preskaŭ farita, mankas kelkaj tradukoj ankoraŭ). Poste oni aldonos nin kiel "oficialan" lingvon kaj ekde tiam ni aperos en la ĉefa paĝo de Firefox, kune kun ĉiuj aliaj lingvoj. Sed ... mi pensas ke eĉ tiam, post la oficialigo, ni disponigos la lingvan pakon, ĉar multaj volos povi iri tien kaj reen inter sia denaska kaj Esperanto.

Fonto: Libera Folio


Pritaksu la artikolon (1 = bonega, 5 = terura)
1 2 3 4 5


Komentáre / Komentoj

*Meno / Nomo: Povinné údaje sú označené *
Devaj indicoj estas markitaj per *

Esperantské pismená môžete
zapisovať pomocou x:
Esperantajn literojn vi povas
skribi kun x:

Cx = Ĉ, Gx = Ĝ, Hx = Ĥ,
Jx = Ĵ, Sx = Ŝ, Ux = Ŭ, +x = x.

E-mail / Retpoŝtadreso:
Nadpis / Titolo:
*Text / Teksto:
Vyber VEĽKÉ písmená / Elektu MAJUSKLOJN (GRANDAJN literojn):
* ZJLN