| Slovenská esperantská mládež – Slovakia esperanta junularo – SKEJ | ||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||
|
|
Artikoloj Serĉado La plej novaj komentoj ligas al artikoloj: La plej legitaj dum lastaj 3 monatojn Redakto | ![]() ![]() Čiuj artikolojMichal ¨KuboF¨ Matúšov Lanĉita nova retpaĝaro pri Esperanta muziko Raportoj | 2010-01-06 | Nombro de aliroj: 575 | Pritakso: 2.00 Kulturo estas ege grava parto de ĉiu lingvo. Muziko estas tre ŝatata parto de kulturo. Kaj ĝuste al la muziko estas dediĉita unu ĵus lanĉita retejo. Slovaka projekto proksimiganta muzikon ne nur per tekstoj kaj tradukoj, sed ankaŭ per eblo muzikon elŝuti aŭ rete aŭskulti. pli... Michal ¨KuboF¨ Matúšov Google serĉas Zamenhofon kaj Esperanton Raportoj | 2009-12-15 | Nombro de aliroj: 670 | Pritakso: 1.00 Hodiaŭ, la 15-an de decembron, ni festas 150-an datrevenon de naskiĝo de L.L.Zamenhof, la iniciatoro de Esperanto. Rilate al ĝi oni okazas diversajn okazaĵojn, renkontiĝoj kaj eĉ Google aldoniĝis al Zamenhofa tago. Kaj kio okazas en Slovakio? pli... Libera Folio Esperantista projekto instruos la slovakan Raportoj | 2009-11-21 | Nombro de aliroj: 976 | Nombro de komentoj: 2 | Pritakso: 3.00 La populara multlingva retejo Lernu.net ekhavos slovakan ĝemelon. Dum Lernu.net instruas Esperanton, la nova retejo celas instrui la slovakan al alilingvanoj. Malantaŭ la projekto staras la esperantista organizaĵo E@I. La eduka agentejo de EU ĵus donis al la projekto subvencion de 256.000 eŭroj. Laŭ Peter Baláž de E@I, la projekto helpos plu fortigi la organizaĵon, kaj ĝi povos utili ankaŭ al esperantistoj. Esperanto kredeble estos la laborlingvo de la teamo, kiu ellaboros la novan retejon, kaj la retejo havos ankaŭ esperantlingvan version. EU-subvencion ricevis ankaŭ du pliaj projektoj, en kiuj E@I partoprenos kiel partnero. pli... Michal ¨KuboF¨ Matúšov SKEJ subtenas Mondan Marŝon por paco kaj neperforto Raportoj | 2009-10-22 | Nombro de aliroj: 1335 | Nombro de komentoj: 1 | Pritakso: 2.17 Antaŭnelonge estraro de Slovakia Esperanta junularo oficiale konsentis subteni Mondan marŝon por paco kaj neperforto. Ni do aliĝis al miloj da aliaj organizoj, kiuj diris JES al tutmonda paco. Kio estas la Monda marŝo, kion celas, kaj kion havas similan kun Esperanto? pli... Michal ¨KuboF¨ Matúšov Lanĉita nova paĝaro pri filmo Esperanto estas... Raportoj | 2009-10-12 | Nombro de aliroj: 1434 | Nombro de komentoj: 1 | Pritakso: 1.00 Jam tempo longas ekde ni informis vin pri apero de nova infofilmo pri Esperanto, Esperanto estas.... Jam unuaj 2 ĉapitroj interesigis multajn Esperanto-parolantojn kaj entuziasmigis kreantojn por plua laboro. Filmo lanĉiĝis sur DVD en du versioj (kun diversaj dublitaj lingvoj inkluzive la slovakan) kaj nun alvenas al vi. pli... UEA Respondo de la brazila prezidento al UEA Raportoj | 2009-09-17 | Nombro de aliroj: 1465 En junio la Prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, sendis leteron al la brazila, ĉina kaj rusa ŝtatestroj kaj al la barata ĉefministro, kiuj kunvenis kelkajn tagojn pli frue por diskuti pri la monda ekonomia krizo kaj pri pli intensa kunlaboro inter siaj landoj ĝenerale. La gvidantoj de la kvar 'promesaj landoj por la estonteco', laŭ la karakterizo de Dasgupta, diskutis interalie pri kreo de nova valuta sistemo. En sia letero la Prezidanto de UEA atentigis ilin ankaŭ pri la bezono de nova lingva sistemo, kiu ne privilegiu kelkajn landojn, kaj pri Esperanto kiel la lingvo, kiu ebligus ĝin. Intertempe prof. Dasgupta ricevis la ĉi-suban respondon komisiitan de la brazila prezidento Luiz Inácio Lula da Silva. pli... Eugen Macko EDE ne estas esperantista partio Opinioj | 2009-09-02 | Nombro de aliroj: 1480 | Pritakso: 2.00 En la ĵusaj Eŭropaj elektoj la partio EDE ricevis en Germanio sume 11.859 voĉojn kaj en Francio 29.263. Se kunkalkuli la voĉojn en ambaŭ landoj, 41.122 personoj voĉdonis por la partio, en kies nomo troviĝas la vorto Esperanto. Sed ne temas pri esperantista partio, ĉar "Esperanto estas mem nur rimedo, ne celo por EDE", skribas Eugen Macko, vicprezidanto de la EDE-Federacio, en artikolo speciale verkita por Libera Folio. pli... Libera Folio Esperantista partio ricevis 41.122 voĉojn Raportoj | 2009-06-15 | Nombro de aliroj: 2416 | Pritakso: 2.00 La germania sekcio de la poresperanta partio EDE (Eŭropo - Demokratio - Esperanto) en la semajnfinaj eŭropuniaj elektoj ne sukcesis atingi la necesan kvanton de voĉoj por ricevi ŝtatan subvencion. Necesis duona procento, sed la partio atingis nur dekonon de tio. Laŭ la provizora rezulto EDE ricevis en Germanio sume 11.859 voĉojn kaj en Francio 29.263. Se kunkalkuli la voĉojn en ambaŭ landoj, 41.122 personoj voĉdonis por la esperantista partio. pli... Philippe Bérizzi La freneza veto de Triballat Raportoj | 2009-05-21 | Nombro de aliroj: 2315 | Pritakso: 1.00 Olivier Clanchin, prezidanto de firmao-grupo Triballat, volas igi Esperanton lingvo de la komerco. Li nuntempe eksperimentas la projekton kun siaj teamoj. pli... Peter Baláž Somera Esperanto-Studado – ĉu vi ne mankos tie? Informoj | 2009-05-13 | Nombro de aliroj: 2494 | Pritakso: 1.00 Jam duan fojon samloke – en Modra-Harmónia (nur 30km de la ĉefurbo Bratislava ) okazos unika aranĝo: Somera Esperanto-Studado (SES-2009) inter la 10-a kaj la 18-a de julio 2009. pli... |