Slovenská esperantská mládež – Slovakia esperanta junularo – SKEJ
SKEJ - logo esperanto
Úvod
    O nás
    Články
    Podujatia
    Galéria
    Financie
    Kniha návštev
Enkonduko
    Pri ni
    Artikoloj
    Aranĝoj
    Galerio
    Mono
    Gastlibro

Aj Váš príspevok nám môže pomôcť, prispejte 2% z vaších daní! Ďakujeme!

Dve percenta - baner


Ďakujeme.sk - online dary

slovenčinaTlač/Presu
Katka Nosková, Rasťo Šarišský
Raporto pri Tutslovakia Esperanto-Renkontiĝo 2010
Raportoj | 2010-06-01 | Nombro de aliroj: 900

Inter la 21-a kaj 23-a de majo 2010 okazis Tutslovakia E-Renkontiĝo kunigita kun SKEF-kongreso. La aranĝo okazis en la feria centrejo OLIWA proksime de Trenčianske Teplice kaj partoprenis ĝin entute 31 personoj (27 el Slovakio, 2 el Ĉeĥio, 1 el Germanio kaj 1 el Belgio).

Sabaton la 22-an de majo okazis kunsido kaj elekto de nova estraro de SKEJ – Slovakia Esperanta Junularo. La asembleo de SKEJ elektis jenajn kvin estraranojn (alfabetorde): Magdaléna Korábová, Zuzana Kožuchová, Michal Matúšov, Katarína Nosková, Peter Novotníček. La estraranoj elektis inter si kiel prezidanton Katarína Nosková, kiu elektis kiel vicprezidanton Zuzana Kožuchová.

Samtempe kun asembleo de SKEJ, sed aliĉambre, okazis kongreso de SKEF. Estraranoj interŝanĝis siajn postenojn. Nova prezidanto de SKEF estas Stano Marček, vicprezidanto Rasťo Šarišský, kasistino Jarmila Rektorisová kaj revizorino Alexandra Vališová.

Dum sabata solena vespero estis de SKEF-vicprezidanto Rasťo Šarišský deklaritaj rezultoj de la enketoj Esperantisto kaj Ago de la jaro 2009. Kiel esperantisto de la jaro estis elektita Stano Marček pro instruado de Esperanto kaj propra informado pri Slovakio en esperantista medio. La duan enketon gajnis kreo de la grupo „Podporujem esperanto“ (Mi subtenas Esperanton) en la socia reto Facebook. Iniciinto de la grupo estas Rasťo Šarišský kaj ĝia ĉefa celo estas propagi la lingvon inter slovakoj kaj informado pri aktualaj eventoj en slovakia E-movado. Nuntempe la grupo havas 196 anojn.



Fonto: SKEF-info, [skej]


Pritaksu la artikolon (1 = bonega, 5 = terura)
1 2 3 4 5


Komentáre / Komentoj

*Meno / Nomo: Povinné údaje sú označené *
Devaj indicoj estas markitaj per *

Esperantské pismená môžete
zapisovať pomocou x:
Esperantajn literojn vi povas
skribi kun x:

Cx = Ĉ, Gx = Ĝ, Hx = Ĥ,
Jx = Ĵ, Sx = Ŝ, Ux = Ŭ, +x = x.

E-mail / Retpoŝtadreso:
Nadpis / Titolo:
*Text / Teksto:
Vyber VEĽKÉ písmená / Elektu MAJUSKLOJN (GRANDAJN literojn):
* oCWN