Slovenská esperantská mládež – Slovakia esperanta junularo – SKEJ
SKEJ - logo esperanto
Úvod
    O nás
    Články
    Podujatia
    Galéria
    Financie
    Kniha návštev
Enkonduko
    Pri ni
    Artikoloj
    Aranĝoj
    Galerio
    Mono
    Gastlibro

Aj Váš príspevok nám môže pomôcť, prispejte 2% z vaších daní! Ďakujeme!

Dve percenta - baner


Ďakujeme.sk - online dary

slovenčinaTlač/Presu
Michal KuboF Matúšov
Veni, vidi, viki - verku, helpu, gajnu!
Raportoj | 2010-04-10 | Nombro de aliroj: 1459 | Pritakso: 5.00

Ĉi-tempe pasas tri priesperantaj konkursoj. En du gajnoj valoras kaj rego de Esperanto aŭ tute ne bezonatas aŭ sufiĉas nur baza. Al tio aldoniĝas iom pli faka konkurso en kiu montriĝos precipe spertuloj pri komputiko kun arta sento.

Aprilo - monato de VikipedioE@I : Aprilo - monato de Vikipedio
* limdato: 30.4.2010 inkluzive
Ekzistas listo de 1 000 havendaj artikoloj por ĉiuj Vikipedioj, laŭ kvalito de tiuj artikoloj prijuĝas ankaŭ kvalito de tuta la Vikipedio. Certe tiujn artikolojn celas ĉi tiu konkurso. Tasko por konkursantoj estas redakti artikolo(j)n de la listo kaj enskribiĝi en la tabelon en paĝo www.vikipedio.net (en sekcio "Konkursantoj"). Kompreneble eblas konkursi per pluraj artikoloj. Bezonatas esti registrita en Esperanta Vikipedio.
Por partopreni tiun ĉi konkurson indas, almenaŭ baza, rego de lingvo Esperanto. Tamen tute sufiĉas nur ete redakti, ekzemple ĝisdatigi nombron de civitanoj de urbo aŭ aldoni ŝablonon kaj datumojn, ... Scipovo uzi kaj redakti Vikipedion avantaĝas.
* premioj:
E@I: T-ĉemizoj, DVDoj, libroj, glumarkoj, SES-aliĝkotizo
Vinilkosmo: muzikaj KDoj
Espero, KAVA-PECH, Kleks: libroj, T-ĉemizoj
UEA: festlibro por Humphrey Tonkin: „La arto labori kune“ en valoro de 90 €
premioj de unuopuloj (libro de Max Kašparů, esperanta botelmalfermilo, ...)
* retpaĝo: http://www.vikipedio.net


PEJ: Esperantaĵoj de PEJ (fotokonkurso)
* limdato: 15.6.2010
Pola Esperanta junularo (PEJ) kreis kelkajn interesajn produktoj. Inter ili apartenas ankaŭ T-ĉemizoj "Lingva revolucio", "ijk09" (kunlabore kun ĈEJ), "Ago-Semajno 2006" kaj botelmalfermilo “Esperanto - Probably the best language in the world”. Tasko por konkursantoj estas sendi fotojn de almenaŭ unu de ĉi tiuj produktoj en la plej interesaj, nekutimaj lokoj, strangaj situacioj, dun neforgeseblaj travivaĵoj, ... al adreso foto (heliko) pej (punkto) pl . Ĉiu konkursanto devas esti aŭtoro de la foto aŭ persono troviĝanta en la foto. 16.5. dum renkontiĝo de ĈEJ en Kralupy nad Vltavou eblos la produktojn pruntepreni kaj foti.
* premioj: T-ĉemizoj "Lingva revolucio", "IJK 2009", "Ago-Semajno 2006", botelmalfermilo "Esperanto - Probably the best language in the world"
* retpaĝo: http://foto.pej.pl/

Ambaŭ konkursoj apartenas al pli simplaj kaj konkuro al nemulta do ŝanco venki sufiĉe altas kaj mi forte rekomendas partopreni.

Laŭ esperanto.bloguje.cz


Esperanto-asocio en Sainte Foy la Grande: IKoFo (filmetkonkurso)
* limdato: 10.5.2010
Esperanto-asocio en Sainte Foy la Grande volas reliefigi filmetojn en Esperanto. Filmeto, 1-15 minutoj longan, nepre estu en Esperanto kaj en sufiĉa kvalito por spekti sur larĝaj ekranoj. Konkursanto povas konkursi en unu aŭ en pluraj kategorioj: aktualaĵoj, (mem)biografio, dokumentaro, dublado en Esperanto, fikcio, intervjuo, memprezento, muziko, porinfana filmo, teatraĵo, movbildoj, varbado, ktp.
* premioj: ĉefe simbolaj
* paĝo: ipernity.com


Pritaksu la artikolon (1 = bonega, 5 = terura)
1 2 3 4 5


Komentáre / Komentoj

*Meno / Nomo: Povinné údaje sú označené *
Devaj indicoj estas markitaj per *

Esperantské pismená môžete
zapisovať pomocou x:
Esperantajn literojn vi povas
skribi kun x:

Cx = Ĉ, Gx = Ĝ, Hx = Ĥ,
Jx = Ĵ, Sx = Ŝ, Ux = Ŭ, +x = x.

E-mail / Retpoŝtadreso:
Nadpis / Titolo:
*Text / Teksto:
Vyber VEĽKÉ písmená / Elektu MAJUSKLOJN (GRANDAJN literojn):
* qfNJ