Slovenská esperantská mládež – Slovakia esperanta junularo – SKEJ
skej.esperanto.sk

Aranĝoj

Informoj pri viaj aranĝoj bonvolu sendi al informado@esperanto.sk.

Ĉe skej.esperanto.sk estas nur aranĝoj organizataj en Slovakio, aŭ aranĝoj prilaborataj ankaŭ kun slovakoj.
Tutmondan kalendaron vi trovos ĉe www.eventoj.hu


 
Ĝi jam estis!
Nomo:Renkontiĝo de revuo Esperantisto slovaka
Ekde:2009-06-12
Ĝis:2009-06-14
Kie:Rajecké Teplice
Priskribo:

Redakcio de
ESPERANTISTO SLOVAKA
invitas vin
al la renkontiĝo
de legantoj, kunlaborantoj kaj redaktoroj
kiu okazos
12. – 14. 6. 2009
en banloko Rajecké Teplice
en refreŝiga centro „ALTÁN“
.


Programo:

12. 6. vendredo:
1. alveno kaj akceptado (akceptejo funkcios de la 16-a horo)
2. vespermanĝo
3. laborkunsido: Esperantisto Slovaka en la jaro 2008 (statistiko, la plej bonaj kunlaborantoj kaj kontribuantoj, rezultoj de enketo) kaj ĝia estonteco

13. 6. sabato:
Laborkunsido
1. Esperantisto Slovaka kiel helpilo por kluba vivo
2. Esperantisto Slovaka - informilo kaj kroniko
3. Kiel kontribui – praktika skribado kaj fotografado

Tagmanĝo

Posttagmeza ripozo en urba banloko, komuna fotografado

Daŭrigo de laborkunsido
4. Praktika uzo de modernaj teknologioj
- komputilo kiel skribmaŝino, kiel fonto de informoj kaj komunikilo,
- cifereca fotoaparato – ĝiaj kapabloj
5. Tutmonda kongreso de E-ĵurnalistoj (raporto kaj konkludoj)

Vespermanĝo

Amuza vespero

14. 6. dimanĉo:
Laborkunsido
6. Arkivaj laboroj (personaj kaj asociaj)
7. Kiel kontribui al eksterlandaj E-amaskomunikiloj
8. Tipologio de lingvaj eraroj de kontribuantoj

Fermo, tagmanĝo kaj fino de la renkontiĝo


Kondiĉoj:
Loĝado en 3 kaj plu-litaj ĉambroj, unu lito por unu persono kostas 6,80 €. Por abonantoj de Esperantisto Slovaka estas rabato 10% kaj por tiuj kiuj kontribuis al Esperantisto Slovaka en la jaro 2008 estas 50 % rabato. La refreŝiga centro „Altán“ estas proksime ĉe aŭtobushaltejo.

Manĝado tuttaga (matenmanĝo, tagmanĝo kaj vespermanĝo) kostas 9,00 €.

Partoprenkotizo estas simbola 1,00 €.
Loĝadon, manĝadon kaj partoprenkotizon oni pagos dum akceptado.

Aliĝdato: ĝis 8. 6. 2009

Organizanto: