Slovenská esperantská mládež – Slovakia esperanta junularo – SKEJ
skej.esperanto.sk

Aranĝoj

Informoj pri viaj aranĝoj bonvolu sendi al informado@esperanto.sk.

Ĉe skej.esperanto.sk estas nur aranĝoj organizataj en Slovakio, aŭ aranĝoj prilaborataj ankaŭ kun slovakoj.
Tutmondan kalendaron vi trovos ĉe www.eventoj.hu


 
Ĝi jam estis!
Nomo:Tutslovakia Esperanta renkontiĝo 2009
Ekde:2009-04-24
Ĝis:2009-04-26
Kie:Dobrá Voda
Priskribo:

Slovakia Esperanta Junularo
kaj
estraro de Slovakia Esperanta Federacio

invitas Vin

al Tutslovakia esperantista renkontiĝo,
kiu okazos ekde 24-a (vendredo) ĝis 26-a (dimanĉo) de aprilo 2009 en Dobrá Voda



Reta aliĝilo

Programo
Ĉefa temo de aranĝo estas 150-a datreveno de naskiĝo de L. L. Zamenhof.

La programo povas ŝanĝiĝi!
Detala programo troveblas ĉi tie

Prezoj

- Aliĝkotizo: 3,32€, post 1-a de aprilo 6,64€
- Manĝo:
- Loĝado:
Loĝado kaj manĝado KUNE kostas 14€ por tago (precizaj prezoj baldaŭ)

Membroj de SKEJ ne pagas aliĝkotizon!

Kiu kontribuos al programo, havas rabaton 3€!

Loĝado
Arealo troviĝas en vilaĝeto Dobrá Voda, kiu situas 28km de Trnava. Oni povas veturi per buso, loĝejo troviĝas nur 10 minutojn prepiede de bushaltejo. Kapacito estas 50 litoj, laŭ bezono oni povas altigi ĝin. En arealo eblas tendumi. Je dispono estas gimnastikejo (se estos intereso, eblas lui ĝin por 6,64€/horo).

Ĉambroj estas tre bele meblitaj (vidu fotojn je http://svpdobravoda.sk/fotky.php), ĉiuj en teretaĝo, tuj apud manĝejo kaj komuna ĉambro. Duŝejoj kaj necesejoj estas komunaj.
nr.1 - 11 litoj
nr.2 - 4 litoj (+ 1 lito)
nr.3 - 11 litoj
nr.4 - 8 litoj
nr.5 - 4 litoj (+ 1 lito)
nr.6 - 5 litoj (+ 1 lito)

Estus bone, kiam aliĝus almenaŭ 30 homoj (por ke posedantoj de loĝejo profitus el buko de tuta loĝejo por ni), sed ni kredas, ke en Slovakio troviĝas tiom da esperantistoj, kiuj ne preterlasos tradician tutslovakian renkontiĝon ;) Do ne hezitu kaj aliĝu! :)

Kontakto
Nosková Katarína
k.noskova@wp.pl
tel.:0918 774 943

Organizanto:SKEJ, SKEF